Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

Ŝercoj

od StefKo, 17. ožujka 2020.

Poruke: 501

Jezik: Esperanto

Jxusteno (Prikaz profila) 27. ožujka 2020. 19:32:27

StefKo:Pri drinkantaj poloj...

Lastatempe en Polujo viro odoranta spiriton vekas respekton kaj konfidon.
Ĉu viro okupiĝanta je spiritismo?

StefKo (Prikaz profila) 28. ožujka 2020. 10:06:27

Jxusteno:
StefKo:Pri drinkantaj poloj...

Lastatempe en Polujo viro odoranta spiriton vekas respekton kaj konfidon.
Ĉu viro okupiĝanta je spiritismo?
El PIV de Esperanto:
"
spirit/o
(...)
10 Ⓣ Popola nomo de solvaĵo de io volatila en likvo: sala spirito (acido klorida); spirito vina (alkoholo).
"
Tiom laŭvorte, sed mi komprenas, ke vi celis virojn spiritualismajn (ne ĉiam okupiĝanta per spiritismo).
Ankaŭ esperanta parolo estadas iafoje dusenca!

sergejm (Prikaz profila) 28. ožujka 2020. 11:57:52

– Kun tia defendo de ŝtelisto eĉ pantofloj ne restos!
– Kalkulu dum horo, kion necesas ŝanĝi, por ke la pantofloj tamen restu!

Jxusteno (Prikaz profila) 28. ožujka 2020. 12:22:09

StefKo:
Jxusteno:
StefKo:Pri drinkantaj poloj...

Lastatempe en Polujo viro odoranta spiriton vekas respekton kaj konfidon.
Ĉu viro okupiĝanta je spiritismo?
El PIV de Esperanto:
"
spirit/o
(...)
10 Ⓣ Popola nomo de solvaĵo de io volatila en likvo: sala spirito (acido klorida); spirito vina (alkoholo).
"
Tiom laŭvorte, sed mi komprenas, ke vi celis virojn spiritualismajn (ne ĉiam okupiĝanta per spiritismo).
Ankaŭ esperanta parolo estadas iafoje dusenca!
Dankon. Ne, mi subkomprenis ĝuste spiritismon, ne spiritualism on.

Jxusteno (Prikaz profila) 28. ožujka 2020. 12:23:58

sergejm:– Kun tia defendo de ŝtelisto eĉ pantofloj ne restos!
– Kalkulu dum horo, kion necesas ŝanĝi, por ke la pantofloj tamen restu!
Ĉu "defendo de ŝtelisto" ĉi tie signifas defendon *far* ŝtelisto aŭ defendon *na* ŝtelisto?

sergejm (Prikaz profila) 29. ožujka 2020. 08:59:07

Jxusteno:
sergejm:– Kun tia defendo de ŝtelisto eĉ pantofloj ne restos!
– Kalkulu dum horo, kion necesas ŝanĝi, por ke la pantofloj tamen restu!
Ĉu "defendo de ŝtelisto" ĉi tie signifas defendon *far* ŝtelisto aŭ defendon *na* ŝtelisto?
de havas multajn signifojn, ĉi-tie de = from

Jxusteno (Prikaz profila) 29. ožujka 2020. 09:02:52

sergejm:
Jxusteno:
sergejm:– Kun tia defendo de ŝtelisto eĉ pantofloj ne restos!
– Kalkulu dum horo, kion necesas ŝanĝi, por ke la pantofloj tamen restu!
Ĉu "defendo de ŝtelisto" ĉi tie signifas defendon *far* ŝtelisto aŭ defendon *na* ŝtelisto?
de havas multajn signifojn, ĉi-tie de = from
Ha, bone, eble estus utile skribi disde por evitigi miskomprenojn.

sergejm (Prikaz profila) 29. ožujka 2020. 09:05:51

Temas pri kirasŝranko, kie estas tiom valora aŭ sekreta aĵo, ke ĝia defendo mortigas la ŝteliston.

Jxusteno (Prikaz profila) 29. ožujka 2020. 09:11:51

sergejm:Temas pri kirasŝranko, kie estas tiom valora aŭ sekreta aĵo, ke ĝia defendo mortigas la ŝteliston.
Ĉu do la ŝtelisto mortas, se ri penas defendi tiun ŝrankon?

sergejm (Prikaz profila) 29. ožujka 2020. 09:20:36

La ŝtelisto mortas, se li provas malfermi la ŝrankon.
Estas interparolo de kunstruisto de tia ŝrankoj kaj lia lernanto.

Natrag na vrh