Pingveno iras en trinkejon...
من davidwelsh, 16 أغسطس، 2008
المشاركات: 24
لغة: Esperanto
Martinbr (عرض الملف الشخصي) 1 سبتمبر، 2008 1:22:45 م
Urso sidas en arbaro trikante biciklon.
Preterpasas io viro kaj diras: "Hej, fiŝkaptado estas malpermesita ĉi tie!"
Respondas la urso: "Ĉu jam estas tiom malfrue? Je la kvina mi estu hejme!"
Sidas du birdoj en kelo segante petrolon.
Demandas unu: "Ĉu morgaŭ estos kristnasko?"
Respondas la alia: "Ne gravas por mi - mi ne iros tien."
dobri (عرض الملف الشخصي) 1 سبتمبر، 2008 2:45:51 م
Matematika tasko: desegnu du cirklojn tiamaniere, ke skrapmaŝino rigardas el poŝo de unu el ili.
Martinbr (عرض الملف الشخصي) 1 سبتمبر، 2008 7:01:35 م
Kio estas diferenco inter rano?
La respondo: Ju pli verda, des pli kvak'.
Kaj ankaŭ estas sensencaj proverboj, ekzemple:
Dumnokte estas pli malvarme ol ekstere.
Miland (عرض الملف الشخصي) 2 سبتمبر، 2008 9:41:24 ص
Hipopotamo kuŝas feliĉe en flako de koto, dirante al mem, 'Mi demandas min kial ĉiam estas ĵaudo!'