До змісту

Pingveno iras en trinkejon...

від davidwelsh, 16 серпня 2008 р.

Повідомлення: 24

Мова: Esperanto

Martinbr (Переглянути профіль) 1 вересня 2008 р. 13:22:45

Jen pliaj sensencaj ŝercoj:

Urso sidas en arbaro trikante biciklon.
Preterpasas io viro kaj diras: "Hej, fiŝkaptado estas malpermesita ĉi tie!"
Respondas la urso: "Ĉu jam estas tiom malfrue? Je la kvina mi estu hejme!"

Sidas du birdoj en kelo segante petrolon.
Demandas unu: "Ĉu morgaŭ estos kristnasko?"
Respondas la alia: "Ne gravas por mi - mi ne iros tien."

dobri (Переглянути профіль) 1 вересня 2008 р. 14:45:51

Mi aldonas citaĵon el iu ĉeĥa filmo - ankaŭ sensencaĵo.
Matematika tasko: desegnu du cirklojn tiamaniere, ke skrapmaŝino rigardas el poŝo de unu el ili.

Martinbr (Переглянути профіль) 1 вересня 2008 р. 19:01:35

Kaj jen alia sensenca demando:
Kio estas diferenco inter rano?
La respondo: Ju pli verda, des pli kvak'.

Kaj ankaŭ estas sensencaj proverboj, ekzemple:
Dumnokte estas pli malvarme ol ekstere.

Miland (Переглянути профіль) 2 вересня 2008 р. 09:41:24

Ĉu fabela saĝo aŭ sensensaĵo? Vi decidu..

Hipopotamo kuŝas feliĉe en flako de koto, dirante al mem, 'Mi demandas min kial ĉiam estas ĵaudo!'

Назад до початку