Till sidans innehåll

Pingveno iras en trinkejon...

av davidwelsh, 16 augusti 2008

Meddelanden: 26

Språk: Esperanto

davidwelsh (Visa profilen) 29 augusti 2008 17:07:44

dobri:
davidwelsh:
Jes, mi volis diri "nuksojn". "Ŝipsojn" male ne estis mistajpaĵo. Mi trovis tradukon en neniu vortaro, sed demandis al iu dum la IJK kiu diris ke la esperanta vorto estas "ŝipsoj"... Ĉu "ĉipsoj" estas sufiĉe standardigita esperanta vorto?
Jes, "ĉipsoj" troviĝas eĉ en PIV, kiel frititaj terpomaj lamenoj. Male "ŝipsoj" en PIV ne troviĝas. Vi havas malnovan vortaron.
Bone, dankonridulo.gif

guyjohnston (Visa profilen) 30 augusti 2008 21:05:51

Ankaŭ por "ĉipsoj" diras kelkaj homoj "terpom-flokoj".

Martinbr (Visa profilen) 1 september 2008 13:22:45

Jen pliaj sensencaj ŝercoj:

Urso sidas en arbaro trikante biciklon.
Preterpasas io viro kaj diras: "Hej, fiŝkaptado estas malpermesita ĉi tie!"
Respondas la urso: "Ĉu jam estas tiom malfrue? Je la kvina mi estu hejme!"

Sidas du birdoj en kelo segante petrolon.
Demandas unu: "Ĉu morgaŭ estos kristnasko?"
Respondas la alia: "Ne gravas por mi - mi ne iros tien."

dobri (Visa profilen) 1 september 2008 14:45:51

Mi aldonas citaĵon el iu ĉeĥa filmo - ankaŭ sensencaĵo.
Matematika tasko: desegnu du cirklojn tiamaniere, ke skrapmaŝino rigardas el poŝo de unu el ili.

Martinbr (Visa profilen) 1 september 2008 19:01:35

Kaj jen alia sensenca demando:
Kio estas diferenco inter rano?
La respondo: Ju pli verda, des pli kvak'.

Kaj ankaŭ estas sensencaj proverboj, ekzemple:
Dumnokte estas pli malvarme ol ekstere.

Miland (Visa profilen) 2 september 2008 09:41:24

Ĉu fabela saĝo aŭ sensensaĵo? Vi decidu..

Hipopotamo kuŝas feliĉe en flako de koto, dirante al mem, 'Mi demandas min kial ĉiam estas ĵaudo!'

Tillbaka till toppen