Pingveno iras en trinkejon...
by davidwelsh, August 16, 2008
Messages: 26
Language: Esperanto
davidwelsh (User's profile) August 29, 2008, 5:07:44 PM
dobri:Bone, dankondavidwelsh:Jes, "ĉipsoj" troviĝas eĉ en PIV, kiel frititaj terpomaj lamenoj. Male "ŝipsoj" en PIV ne troviĝas. Vi havas malnovan vortaron.
Jes, mi volis diri "nuksojn". "Ŝipsojn" male ne estis mistajpaĵo. Mi trovis tradukon en neniu vortaro, sed demandis al iu dum la IJK kiu diris ke la esperanta vorto estas "ŝipsoj"... Ĉu "ĉipsoj" estas sufiĉe standardigita esperanta vorto?
guyjohnston (User's profile) August 30, 2008, 9:05:51 PM
Martinbr (User's profile) September 1, 2008, 1:22:45 PM
Urso sidas en arbaro trikante biciklon.
Preterpasas io viro kaj diras: "Hej, fiŝkaptado estas malpermesita ĉi tie!"
Respondas la urso: "Ĉu jam estas tiom malfrue? Je la kvina mi estu hejme!"
Sidas du birdoj en kelo segante petrolon.
Demandas unu: "Ĉu morgaŭ estos kristnasko?"
Respondas la alia: "Ne gravas por mi - mi ne iros tien."
dobri (User's profile) September 1, 2008, 2:45:51 PM
Matematika tasko: desegnu du cirklojn tiamaniere, ke skrapmaŝino rigardas el poŝo de unu el ili.
Martinbr (User's profile) September 1, 2008, 7:01:35 PM
Kio estas diferenco inter rano?
La respondo: Ju pli verda, des pli kvak'.
Kaj ankaŭ estas sensencaj proverboj, ekzemple:
Dumnokte estas pli malvarme ol ekstere.
Miland (User's profile) September 2, 2008, 9:41:24 AM
Hipopotamo kuŝas feliĉe en flako de koto, dirante al mem, 'Mi demandas min kial ĉiam estas ĵaudo!'