Al la enhavo

Ĉu ekzistas tia vorto?

de SlavikDze, 2022-majo-06

Mesaĝoj: 67

Lingvo: Esperanto

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2024-decembro-25 07:50:09

Saluton, kolegoj.
Informu min, perfavore, ĉu de la verbo "sonĝi" deriveblas la refleksiva formo "sonĝiĝi" analogie kun la paro "vidi-vidiĝi"?

sendiulo (Montri la profilon) 2024-decembro-25 17:25:58

Verdire, mi ne scias ĝuste, sed al mi ŝajnas ke jes.

amigueo (Montri la profilon) 2024-decembro-26 17:11:31

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2025-januaro-10 10:23:33

KatjaMcFlores:Saluton, kolegoj.
Informu min, perfavore, ĉu de la verbo "sonĝi" deriveblas la refleksiva formo "sonĝiĝi" analogie kun la paro "vidi-vidiĝi"?
Cxu kaj perceptaj verboj (1.) kaj agaj verboj (2.) povus same funkcii pri perverba priskribo?

1. Sxi vidigxas laca.
2. Sxi minacigxas kuragxa. (Cxu vi legis romanon Siberia floro?)

Estas du malsamaj nuancoj kaj por 1. kaj por 2.

A. Percepta.
Oni vidas ke sxi lacas.
Per minaco sxin, oni malkovras sxian kuragxon.
B. Iga.
Vidati lacigas sxin.
Minacati kuragxigas sxin.

Science, la eksperimento (ekz minaco, frapo, mergxo, bruligo) kaj la observo (ekz vidi, auxdi, gustumi) produkas saman tipon de informacio (ekz laca, kuragxa, mola, fleksebla, rugxa, temperaturo de gazigxo ktp).

amigueo (Montri la profilon) 2025-januaro-11 08:31:43

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2025-februaro-01 09:38:56

"Maltiom".
Cxu ekzistas tiu vorto?

Kasteto aux puzlo estas vorto MALTIOM.

" Havante maltioman monon, ili meritas monhelpon.
" Ri estas maltiom agxa ol ties amiko, tamen ri parolas kiel ministro.
" Sxi maltiom studas, malke sukcesas cxiun ekzamenon. Tre inteligenta.

Eble al MALTIOM necesas difino!

(MALKE, laux cxi-supera ekzemplo, estas plia puzlo).

SlavikDze (Montri la profilon) 2025-februaro-01 16:44:32

La vortoj, kiujn inventas kolego Amigueo, ne ekzistas kaj espereble neniam trafos en eo-vortarojn, ĉar ili estas absolute malnecesaj.

Reen al la supro