Mesaĝoj: 86
Lingvo: Esperanto
amigueo (Montri la profilon) 2025-februaro-03 23:27:48
"La rezulto estis la vaste atendata: la opinisondadoj montris lian unuaecon."
unuaeco in Polish, translation, Esperanto Polish dictionary | Glosbe https://search.app/nvKqtL8eZfcuWrNYA
"Trista unuaeco de Burkino"
https://search.app/t3HWgrfMyQWx6VVn8
Sen ekzemploj
unuaeco in Finnish - Esperanto-Finnish Dictionary | Glosbe https://search.app/K4JvKQXdaeueVudY8
Výslovnosť unuaeco: Ako vysloviť unuaeco v esperanto https://search.app/2XQotgM1pHYSwH1G7
unuaeco - Kajero https://search.app/LnGGv4FxmyqkQNRK9
Esence “unuaeco de Usono” estas minaco de Usono al monda paco https://search.app/vANpq3DpnHDEmzBT9
Ĉuĉeo - Vikipedio https://search.app/fJuwF5eEjZmH8L737
Udtale af unuaeco: Hvordan man udtaler unuaeco på esperanto https://search.app/eMnhzha25nYHYmUq8
Ekologia unuaeco kaj verda evoluigo estas nova vojo de Ĉinio por akceli altkvalitan disvolvon.
http://esperanto.cri.cn/2521/2019/03/08/177s204026...
Kontraŭepidemiaj praktikoj kun unuaeco de popolo https://search.app/gU2TUGULjgkHS8A37
SlavikDze (Montri la profilon) 2025-februaro-04 05:59:28
Surbaze de viaj ligiloj konkludeblas do, ke la vorton "maltiom" konstruis ne vi, sed iu alia, eble eĉ Paul Gubbins, kiu prezentis sian recenzon komence de la nuna jarcento.
Ajnaokaze ĉi-vorto ĝis nun ne penetris nek en PIVon, nek en eĉ pli ampleksan ReVon. Probable pro tio, ke ĝi ne estas reale oportuna.
Ambaŭ frazojn, kiujn vi menciis, ebas formuli pli glate kaj klare, ekzemple:
"Ĉu tio signifas ke rusiaj mortintoj valoras pli ol tiuj haitiaj?" (aŭ "...ke haitiaj mortintoj ne valoras tiom, kiom tiuj rusiaj?")
--------------------
"Iasence kiel la aŭtoro mem, kiu ne liveras ĉion tion, kion li promesas." (au "...kiu multe promesas, sed malmulte liveras.")
amigueo (Montri la profilon) 2025-februaro-04 22:57:49
" Malkiom vi komprenas min!
Kompreneble, uzantoj de Esperanto jam delonge provis multajn kombinojn per MAL.
amigueo rimarkigas ke TIOM havas biason, kaj tial MALTIOM eblas kaj konvenas pro koncizo (malkiom = kiom malmulte).
amigueo konstatas ke uzado de tiuj vorto en interretoj estas tre malofta.
Kuriozajxo. Por amigueo la mirindo estas ke kelkaj simplaj kaj utilaj vortoj estas ege maloftaj en tekstoj. Tio estas temo proksima al "Cxu ekzistas tia vorto?"
amigueo (Montri la profilon) 2025-februaro-07 12:30:20
La mesaĝo estas kaŝita.
Altebrilas (Montri la profilon) 2025-februaro-07 13:12:16
Esperanto estas bele simpla lingvo. Kial malbele kompliki ĝin?
amigueo (Montri la profilon) 2025-februaro-09 14:05:08
La mesaĝo estas kaŝita.
amigueo (Montri la profilon) 2025-februaro-10 07:01:15
amigueo:Mi scivolas pri vorto "unuaeco".En samteme rektantauxa mesagxo mi montris cxiujn aperojn de UNUAECO laux Guglo. 10 ne estas multaj.
Ecx pli malofta estas MALLASTO (1 ne estas multaj), kiu estas logike samsignifa al UNUAECO.
Sed PRIORITATO kaj CXEFECO povus rabi laboron de UNUAECO. Tio bezonas esploron.
Tatoeba enhavas mil UNU, 50 UNUO, 50 UNUECO kaj nul UNUAECO.
Altebrilas (Montri la profilon) 2025-februaro-10 12:59:46
Sed tia vorto estas malbela. Mi prefere uzus tiukaze radikojn anstataŭ afiksoj ( unuarango, unuarajto) aŭ eĉ plurajn vortojn : rajto de unua, eco de unua.
amigueo (Montri la profilon) 2025-februaro-10 18:11:55
La mesaĝo estas kaŝita.
amigueo (Montri la profilon) 2025-februaro-11 11:55:32
Altebrilas:Unuaeco aperas en PreVo, kun la signifo de unua rango.Evoluo povus krei UNUANGO, aux afikson ANG.
Sed tia vorto estas malbela. Mi prefere uzus tiukaze radikojn anstataŭ afiksoj ( unuarango, unuarajto) aŭ eĉ plurajn vortojn : rajto de unua, eco de unua.