Al la enhavo

Ĉu ekzistas tia vorto?

de SlavikDze, 2022-majo-06

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-majo-29 12:38:22

Fakte, ĉi-vorto devenas el la latina lingvo (odiosus).
Ĝi jam delonge uzatas en la kvinopo de la plej gravaj eŭropaj lingvoj (odious-odiös-odieux-odioso-odioso) kaj ŝajnas, ke ĝi sukcesis penetri ankaŭ en la finnan lingvon. Almenaŭ pri tio informas Yandex-tradukilo, kiu probable estas iom pli evoluita ol la fama Google-tradukilo.

Metsis (Montri la profilon) 2024-majo-30 06:31:15

Jes, mi scias, ke la Gugla tradukilo ne ĉiam estas tiel fidinda. Eble mi ne scias kiel uzi la Jandeksan tradukilon, sed el mia provo rezultas erara tradukaĵo: oni ne uzas la vorton "odious" en la finna.

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-majo-30 18:24:36

Mi tamen opinias, ke sufiĉe kleraj esperantistoj en diversaj landoj povas tute libere uzi la vorton "odioza", malgraŭ la fakto, ke ĉi-vorto povas esti nekonata por iuj suomaj vilaĝanoj.

Reen al la supro