ورود به محتوا

Ĉu ekzistas tia vorto?

از SlavikDze, 6 مهٔ 2022

پست‌ها: 53

زبان: Esperanto

SlavikDze (نمایش مشخصات) 29 مهٔ 2024،‏ 12:38:22

Fakte, ĉi-vorto devenas el la latina lingvo (odiosus).
Ĝi jam delonge uzatas en la kvinopo de la plej gravaj eŭropaj lingvoj (odious-odiös-odieux-odioso-odioso) kaj ŝajnas, ke ĝi sukcesis penetri ankaŭ en la finnan lingvon. Almenaŭ pri tio informas Yandex-tradukilo, kiu probable estas iom pli evoluita ol la fama Google-tradukilo.

Metsis (نمایش مشخصات) 30 مهٔ 2024،‏ 6:31:15

Jes, mi scias, ke la Gugla tradukilo ne ĉiam estas tiel fidinda. Eble mi ne scias kiel uzi la Jandeksan tradukilon, sed el mia provo rezultas erara tradukaĵo: oni ne uzas la vorton "odious" en la finna.

SlavikDze (نمایش مشخصات) 30 مهٔ 2024،‏ 18:24:36

Mi tamen opinias, ke sufiĉe kleraj esperantistoj en diversaj landoj povas tute libere uzi la vorton "odioza", malgraŭ la fakto, ke ĉi-vorto povas esti nekonata por iuj suomaj vilaĝanoj.

بازگشت به بالا