Al la enhavo

Ĉu ekzistas tia vorto?

de SlavikDze, 2022-majo-06

Mesaĝoj: 84

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2025-februaro-12 13:05:59

Vi pravas, sufikso pri rango pli utilus ol "op", ĉar duopo preskaŭ sinonimas al duo.

Tamen mi respektos la Fundamenton , favore al unueco de la Movado.

amigueo (Montri la profilon) 2025-februaro-13 07:25:09

Altebrilas:Vi pravas, sufikso pri rango pli utilus ol "op", ĉar duopo preskaŭ sinonimas al duo.
Tamen mi respektos la Fundamenton , favore al unueco de la Movado.
La plena utilo de OP malkovrindas.

Unuaeco = unuarangeco.
" Mi sxatas de la cxampiono nur la unuarangecon.

Cxu "unuarangeco" plibelas ol "unuaeco"?

Laux mi, UNUAECO povus liberigi UNUA de ties ordinala rolo, kaj reguligus la aferon per evolua sufikso -A- (unuaa, duaa ktp). Rezultus:

Dua = rilata al duo.
Aux pli bone:
Dua = kiu estas du.

" Venis bebo en la familion. Nun la fratoj kvaras. La futuro de la patrio brilas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2025-februaro-13 13:28:47

Jes. Sed bedaŭrinde alia elekto okazis... ne eblas retrokorekti literaturon (kaj financi represadon de libroj).

amigueo (Montri la profilon) 2025-februaro-13 14:40:40

" La unuao estas mangxi, la duao diskuti.
" Triulo aperis. La unuarangulo sxajnis cxefi, la aliranguloj sekvi. Sed la "socirango" kaj la "avancrango" ne koincidis: unue (lauxtempe) aperis la obeantoj, due la ordonanto.

Reen al la supro