目次へ

Ĉu ekzistas tia vorto?

SlavikDze,2022年5月6日の

メッセージ: 86

言語: Esperanto

amigueo (プロフィールを表示) 2025年2月3日 23:27:48

Mi scivolas pri vorto "unuaeco".

"La rezulto estis la vaste atendata: la opinisondadoj montris lian unuaecon."
unuaeco in Polish, translation, Esperanto Polish dictionary | Glosbe https://search.app/nvKqtL8eZfcuWrNYA

"Trista unuaeco de Burkino"
https://search.app/t3HWgrfMyQWx6VVn8

Sen ekzemploj
unuaeco in Finnish - Esperanto-Finnish Dictionary | Glosbe https://search.app/K4JvKQXdaeueVudY8

Výslovnosť unuaeco: Ako vysloviť unuaeco v esperanto https://search.app/2XQotgM1pHYSwH1G7

unuaeco - Kajero https://search.app/LnGGv4FxmyqkQNRK9

Esence “unuaeco de Usono” estas minaco de Usono al monda paco https://search.app/vANpq3DpnHDEmzBT9

Ĉuĉeo - Vikipedio https://search.app/fJuwF5eEjZmH8L737

Udtale af unuaeco: Hvordan man udtaler unuaeco på esperanto https://search.app/eMnhzha25nYHYmUq8

Ekologia unuaeco kaj verda evoluigo estas nova vojo de Ĉinio por akceli altkvalitan disvolvon.
http://esperanto.cri.cn/2521/2019/03/08/177s204026...

​Kontraŭepidemiaj praktikoj kun unuaeco de popolo https://search.app/gU2TUGULjgkHS8A37

SlavikDze (プロフィールを表示) 2025年2月4日 5:59:28

@Amigueo
Surbaze de viaj ligiloj konkludeblas do, ke la vorton "maltiom" konstruis ne vi, sed iu alia, eble eĉ Paul Gubbins, kiu prezentis sian recenzon komence de la nuna jarcento.
Ajnaokaze ĉi-vorto ĝis nun ne penetris nek en PIVon, nek en eĉ pli ampleksan ReVon. Probable pro tio, ke ĝi ne estas reale oportuna.
Ambaŭ frazojn, kiujn vi menciis, ebas formuli pli glate kaj klare, ekzemple:
"Ĉu tio signifas ke rusiaj mortintoj valoras pli ol tiuj haitiaj?" (aŭ "...ke haitiaj mortintoj ne valoras tiom, kiom tiuj rusiaj?")
--------------------
"Iasence kiel la aŭtoro mem, kiu ne liveras ĉion tion, kion li promesas." (au "...kiu multe promesas, sed malmulte liveras.")

amigueo (プロフィールを表示) 2025年2月4日 22:57:49

Pri konstruo de MALTIOM, kaj MALKIOM.
" Malkiom vi komprenas min!

Kompreneble, uzantoj de Esperanto jam delonge provis multajn kombinojn per MAL.

amigueo rimarkigas ke TIOM havas biason, kaj tial MALTIOM eblas kaj konvenas pro koncizo (malkiom = kiom malmulte).
amigueo konstatas ke uzado de tiuj vorto en interretoj estas tre malofta.

Kuriozajxo. Por amigueo la mirindo estas ke kelkaj simplaj kaj utilaj vortoj estas ege maloftaj en tekstoj. Tio estas temo proksima al "Cxu ekzistas tia vorto?"

amigueo (プロフィールを表示) 2025年2月7日 12:30:20

メッセージは隠されています

Altebrilas (プロフィールを表示) 2025年2月7日 13:12:16

...ne liveras ĉiom, kiom li promesas.

Esperanto estas bele simpla lingvo. Kial malbele kompliki ĝin?

amigueo (プロフィールを表示) 2025年2月9日 14:05:08

メッセージは隠されています

amigueo (プロフィールを表示) 2025年2月10日 7:01:15

amigueo:Mi scivolas pri vorto "unuaeco".
En samteme rektantauxa mesagxo mi montris cxiujn aperojn de UNUAECO laux Guglo. 10 ne estas multaj.
Ecx pli malofta estas MALLASTO (1 ne estas multaj), kiu estas logike samsignifa al UNUAECO.

Sed PRIORITATO kaj CXEFECO povus rabi laboron de UNUAECO. Tio bezonas esploron.

Tatoeba enhavas mil UNU, 50 UNUO, 50 UNUECO kaj nul UNUAECO.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2025年2月10日 12:59:46

Unuaeco aperas en PreVo, kun la signifo de unua rango.

Sed tia vorto estas malbela. Mi prefere uzus tiukaze radikojn anstataŭ afiksoj ( unuarango, unuarajto) aŭ eĉ plurajn vortojn : rajto de unua, eco de unua.

amigueo (プロフィールを表示) 2025年2月10日 18:11:55

メッセージは隠されています

amigueo (プロフィールを表示) 2025年2月11日 11:55:32

Altebrilas:Unuaeco aperas en PreVo, kun la signifo de unua rango.

Sed tia vorto estas malbela. Mi prefere uzus tiukaze radikojn anstataŭ afiksoj ( unuarango, unuarajto) aŭ eĉ plurajn vortojn : rajto de unua, eco de unua.
Evoluo povus krei UNUANGO, aux afikson ANG.

先頭にもどる