Al la enhavo

sono ń estas cxe ińgo, kial ne cxe ńu ?

de amigueo, 2022-decembro-15

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-decembro-15 08:26:59

(Ne por komencantoj)

sono ń estas cxe ińgo aux lońga,
kial ne cxe ńu ?

Principo "unu litero, unu sono" trovas defion cxe ń.
En esperanto, ń estas pli abunda ol jx.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-decembro-15 10:13:13

Cxu estas inda maniero Zamenhoffesti?
Ne konfuzigu fonetikon kaj fonologion.

Metsis (Montri la profilon) 2022-decembro-15 13:07:31

Pri kio vi parolas? Pri [ŋ] laŭ IFA?

Oficiale tio ne ekzistas en Esperanto, do oni elparolu in-go, lon-ga, sed depende de la denaska lingvo oni povas havi malfacilaĵojn elparoli konsonantkombinaĵojn nk kaj ng sen elparoli unu aŭ du sonojn kiel [ŋ].

Ekzemple
  • inko → [iŋko] aŭ [iŋo]
  • ingo → [iŋgo] aŭ [iŋːo]
En praktiko tia miselparolado ne estas grava afero.

amigueo (Montri la profilon) 2022-decembro-16 19:39:44

Dankon, Metsis,
Mi prononcas ekde nun INGO (kaj ne "iŋgo").

amigueo (Montri la profilon) 2022-decembro-16 19:43:34

@Altebrilas,
feliĉan Zamtagon!

Mi pripensis interkulturan komunikadon. Defio al Eo, por enmeti en la formalan kaj neformalan Eon.
Sed pri kio oni parolas, konkrete?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-decembro-17 22:12:05

Pri la intenco de Zamenhof, kiu kreis lingvon klaran kaj facile lerneblan, por ke la popoloj finfine interkomuniku.

Ne por atingi ian perfektan logikon, kiu kiel per magio alportus al la parolantoj cxiajn bonfarojn.

Kial gravus afero pri kiu vi mem diras, ke misfari gxin ne estas grava afero?

Reen al la supro