去目錄頁

sono ń estas cxe ińgo, kial ne cxe ńu ?

amigueo, 2022年12月15日

讯息: 6

语言: Esperanto

amigueo (显示个人资料) 2022年12月15日上午8:26:59

(Ne por komencantoj)

sono ń estas cxe ińgo aux lońga,
kial ne cxe ńu ?

Principo "unu litero, unu sono" trovas defion cxe ń.
En esperanto, ń estas pli abunda ol jx.

Altebrilas (显示个人资料) 2022年12月15日上午10:13:13

Cxu estas inda maniero Zamenhoffesti?
Ne konfuzigu fonetikon kaj fonologion.

Metsis (显示个人资料) 2022年12月15日下午1:07:31

Pri kio vi parolas? Pri [ŋ] laŭ IFA?

Oficiale tio ne ekzistas en Esperanto, do oni elparolu in-go, lon-ga, sed depende de la denaska lingvo oni povas havi malfacilaĵojn elparoli konsonantkombinaĵojn nk kaj ng sen elparoli unu aŭ du sonojn kiel [ŋ].

Ekzemple
  • inko → [iŋko] aŭ [iŋo]
  • ingo → [iŋgo] aŭ [iŋːo]
En praktiko tia miselparolado ne estas grava afero.

amigueo (显示个人资料) 2022年12月16日下午7:39:44

Dankon, Metsis,
Mi prononcas ekde nun INGO (kaj ne "iŋgo").

amigueo (显示个人资料) 2022年12月16日下午7:43:34

@Altebrilas,
feliĉan Zamtagon!

Mi pripensis interkulturan komunikadon. Defio al Eo, por enmeti en la formalan kaj neformalan Eon.
Sed pri kio oni parolas, konkrete?

Altebrilas (显示个人资料) 2022年12月17日下午10:12:05

Pri la intenco de Zamenhof, kiu kreis lingvon klaran kaj facile lerneblan, por ke la popoloj finfine interkomuniku.

Ne por atingi ian perfektan logikon, kiu kiel per magio alportus al la parolantoj cxiajn bonfarojn.

Kial gravus afero pri kiu vi mem diras, ke misfari gxin ne estas grava afero?

回到上端