Al la enhavo

Ĉu mi povas uzi kunmetitan vorton el pronomoj?

de konesperantidoj, 2023-aprilo-12

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-aprilo-12 02:10:26

Mi vidis la vorton «siaĵo» en lingvaj respondoj tekstaro: tekstaro.com/pl/prenitutantekston.pl?nomo=lingvaj-respondoj

Mi ĉu povus formi kunmetitajn radikojn li'ŝi' aŭ ĝi'hom'?

Metsis (Montri la profilon) 2023-aprilo-12 09:43:04

Kvankam la vorto "siaĵo", kiu aperas en la LR 97, estas tute laŭgramatika, vi demandu vin, kiel ofte vi bezonas tiajn vortojn. Mi trovis nur du trafojn en Tekstaro, do en praktiko la vorto estas nekonata.

Esperanto ankaŭ ŝanĝiĝas kaj oni nuntempe verŝajne tradukas per "al ĉiu lian propran" anstataŭ per la Zamenhofa "…lian siaĵon".

Dirinte tion estas kelkaj establitaj kunmetitaj vortoj, en kiuj parto estas pronomo. Tiaj estas ekzemple:
 
  • miakomprene, viakomprene
  • miaopinie, viaopinie, liaopinie, ŝiaopinie, niaopinie
Memoru, ke ne ĉiuj eblaj kunmetaĵoj estas sencaj.

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-aprilo-13 18:05:40

Do, la «iŝi» volapukaĵo ne eĉ bezonota. (Ĝi povas anstataŭita al in'ili aŭ ili'ŝi.)

amigueo (Montri la profilon) 2023-aprilo-14 17:21:05

isxi
estas tre antauxlonga,
kaj tre bone kombinus kun
ihi.

Cxu
ili inoj = inili
ili icxoj = icxili
ili tabloj = tablili (?)

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-aprilo-14 19:47:17

amigueo:isxi
estas tre antauxlonga,
ankaŭ in'ili kaj vir'ili.

amigueo:kaj tre bone kombinus kun
ihi.
1. kio estas «Ihi»?
2. Kiel? La vortoj «iŝi» kaj «ihi» ne oficiala; do multa popolo ne komprenos.

amigueo:Cxu
ili inoj = inili
ili icxoj = icxili
ili tabloj = tablili (?)
Jes, krom -iĉ → vir' do ili viroj = vir'ili

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-aprilo-14 21:03:54

Aldone, mi povas kunmetigi vorton «vi'ar'» por angla vorto "you all; y'all"! kaj:
* ŝi'ar'
* li'ar'
* ĝi'ar'
(tro senca):
* oni'ar'
* ili'ar'

Tiuj povas pluriĝi ĉar tiuj estas ĝeneralaj vortoj. (liaroj; ŝiaroj; ĝiaroj; k. p.) adjektivaj formoj de tiuj povas montri proprecojn kvazaŭ fundamentaj pronomoj.

Do, la multaj pronomaj reformoj estas troaj.

amigueo (Montri la profilon) 2023-aprilo-15 10:24:04

niar (nari) : ni kiel tuto.
nier (neri) : cxiu el ni.

amigueo (Montri la profilon) 2023-aprilo-15 10:43:34

Alia interesa signifo !
ini: kompleksa ni kun kelkaj niveloj, ekz:
" ini estas EU (individuoj, regionoj. sxtatoj)

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aprilo-15 10:59:49

Se vi estas komencanto, estas preferinde eviti tiajn kunmetaĵojn. Unue, cxar ili ne estas tuj kompreneblaj, kaj la aŭskultanto malŝparos atenton por deĉifri viajn vortojn anstataŭ kompreni vian penson.

Due, cxar iuj esperantistoj ne ŝatas tion, kio aspektas kiel reformo; ili eble malatentos viajn argumentojn, ŝokite pro la formo.

amigueo (Montri la profilon) 2023-aprilo-15 11:01:44

konesperantidoj:Jes, krom -iĉ → vir' do ili viroj = vir'ili
Mi ne konsentas.
icxili (ihi) ne estas "ili viroj" cxar VIRO estas adolta homa icxo.

Mi komprenas la konflikton inter du komprenoj aux klasifoj:
1. infano (ino aux icxo) estas neuxtra (das Kind),
2. infano ne ekzistas sed kiel infanino aux infanicxo (el niño o la niña).

Laux la unua vidpunkto infano estas RI aux GXI,
dum laux la dua cxiam estas SXI aux HI (LI).

Reen al la supro