Aller au contenu

Ĉu mi povas uzi kunmetitan vorton el pronomoj?

de konesperantidoj, 12 avril 2023

Messages : 54

Langue: Esperanto

konesperantidoj (Voir le profil) 12 avril 2023 02:10:26

Mi vidis la vorton «siaĵo» en lingvaj respondoj tekstaro: tekstaro.com/pl/prenitutantekston.pl?nomo=lingvaj-respondoj

Mi ĉu povus formi kunmetitajn radikojn li'ŝi' aŭ ĝi'hom'?

Metsis (Voir le profil) 12 avril 2023 09:43:04

Kvankam la vorto "siaĵo", kiu aperas en la LR 97, estas tute laŭgramatika, vi demandu vin, kiel ofte vi bezonas tiajn vortojn. Mi trovis nur du trafojn en Tekstaro, do en praktiko la vorto estas nekonata.

Esperanto ankaŭ ŝanĝiĝas kaj oni nuntempe verŝajne tradukas per "al ĉiu lian propran" anstataŭ per la Zamenhofa "…lian siaĵon".

Dirinte tion estas kelkaj establitaj kunmetitaj vortoj, en kiuj parto estas pronomo. Tiaj estas ekzemple:
 
  • miakomprene, viakomprene
  • miaopinie, viaopinie, liaopinie, ŝiaopinie, niaopinie
Memoru, ke ne ĉiuj eblaj kunmetaĵoj estas sencaj.

konesperantidoj (Voir le profil) 13 avril 2023 18:05:40

Do, la «iŝi» volapukaĵo ne eĉ bezonota. (Ĝi povas anstataŭita al in'ili aŭ ili'ŝi.)

amigueo (Voir le profil) 14 avril 2023 17:21:05

isxi
estas tre antauxlonga,
kaj tre bone kombinus kun
ihi.

Cxu
ili inoj = inili
ili icxoj = icxili
ili tabloj = tablili (?)

konesperantidoj (Voir le profil) 14 avril 2023 19:47:17

amigueo:isxi
estas tre antauxlonga,
ankaŭ in'ili kaj vir'ili.

amigueo:kaj tre bone kombinus kun
ihi.
1. kio estas «Ihi»?
2. Kiel? La vortoj «iŝi» kaj «ihi» ne oficiala; do multa popolo ne komprenos.

amigueo:Cxu
ili inoj = inili
ili icxoj = icxili
ili tabloj = tablili (?)
Jes, krom -iĉ → vir' do ili viroj = vir'ili

konesperantidoj (Voir le profil) 14 avril 2023 21:03:54

Aldone, mi povas kunmetigi vorton «vi'ar'» por angla vorto "you all; y'all"! kaj:
* ŝi'ar'
* li'ar'
* ĝi'ar'
(tro senca):
* oni'ar'
* ili'ar'

Tiuj povas pluriĝi ĉar tiuj estas ĝeneralaj vortoj. (liaroj; ŝiaroj; ĝiaroj; k. p.) adjektivaj formoj de tiuj povas montri proprecojn kvazaŭ fundamentaj pronomoj.

Do, la multaj pronomaj reformoj estas troaj.

amigueo (Voir le profil) 15 avril 2023 10:24:04

niar (nari) : ni kiel tuto.
nier (neri) : cxiu el ni.

amigueo (Voir le profil) 15 avril 2023 10:43:34

Alia interesa signifo !
ini: kompleksa ni kun kelkaj niveloj, ekz:
" ini estas EU (individuoj, regionoj. sxtatoj)

Altebrilas (Voir le profil) 15 avril 2023 10:59:49

Se vi estas komencanto, estas preferinde eviti tiajn kunmetaĵojn. Unue, cxar ili ne estas tuj kompreneblaj, kaj la aŭskultanto malŝparos atenton por deĉifri viajn vortojn anstataŭ kompreni vian penson.

Due, cxar iuj esperantistoj ne ŝatas tion, kio aspektas kiel reformo; ili eble malatentos viajn argumentojn, ŝokite pro la formo.

amigueo (Voir le profil) 15 avril 2023 11:01:44

konesperantidoj:Jes, krom -iĉ → vir' do ili viroj = vir'ili
Mi ne konsentas.
icxili (ihi) ne estas "ili viroj" cxar VIRO estas adolta homa icxo.

Mi komprenas la konflikton inter du komprenoj aux klasifoj:
1. infano (ino aux icxo) estas neuxtra (das Kind),
2. infano ne ekzistas sed kiel infanino aux infanicxo (el niño o la niña).

Laux la unua vidpunkto infano estas RI aux GXI,
dum laux la dua cxiam estas SXI aux HI (LI).

Retour au début