去目錄頁

Ĉu vere?

Linguistics, 2023年5月2日

讯息: 10

语言: Esperanto

Linguistics (显示个人资料) 2023年5月2日上午2:09:37

Ĉu Esperanto estis origine intencita kiel lingvo por judoj aŭ ĉu ĝi estis intencita por ĉiuj? Iu diris al mi, ke ĝi origine estis nur por judoj.

Linguistics (显示个人资料) 2023年5月2日上午2:10:54

Mi devus diri ke mi amas la judojn. Mi nur volas scii la vero.

thyrolf (显示个人资料) 2023年5月3日上午9:33:57

Esperanto estas kreita por INTERKOMPRENO inter la anoj de diversaj naciecoj (kaj religioj ankaŭ). Estas absoluta stultaĵo la menciita pretendo. Komence de la lasta jarcento oni ankaŭ rankontaĉis, ke Esperanto estas lingvo de komunistoj.

oni povas diri, ke Esperanto estas lingvo ANKAŭ por judoj por komunistoj por konservativuloj, por kristanoj, por kolektantoj de poŝtmarkoj ktp ktp ktp

m.luiza (显示个人资料) 2023年5月3日下午6:19:02

Esperanto apartenas al neniu popolo, oni povas diri, ke tia mirinda lingvo apartenas egale al la tuta mondo. Dank' al senlaca laboro de Zamenhof.

Linguistics (显示个人资料) 2023年5月5日上午7:13:53

Mi volas diri dankon al vi ambaŭ.

m.luiza (显示个人资料) 2023年5月5日下午12:42:16

Dankon Dr. Zamenhof li senlace laboris tagon kaj nokton dum la tuta vivo por havigi al ni lian mirindan kreaĵon.

SlavikDze (显示个人资料) 2023年5月5日下午1:17:46

@Luiza
Ŝajnas, ke vi iom troigas, kara kolegino.
Lazar Markoviĉ apenaŭ laboris absolute senripoze "tagon kaj nokton dum la tuta vivo".
Li, sendube, havis certan eblecon dormi dumnokte kaj ĝui la vivon dumtage.
😜😜😜😜😜

m.luiza (显示个人资料) 2023年5月6日下午12:40:44

Bebaŭrinde, mi neniam aŭdis iun parolis pri Lazar Markoviĉ, ĉu vi povus klarigi kion li faris? Mi petas.

SlavikDze (显示个人资料) 2023年5月6日下午3:49:34

Temas pri Zamenhof, kamarado Luiza.
"Markoviĉ" estas lia patronomo.

Tonawand (显示个人资料) 2023年5月7日下午2:45:24

la mondon nuntempe regas reptiliidoj
aŭ reptilianoj
ili far'ne ŝatas jesperanton, ĉar aktuele la plej parolata lingvaĵo tutmond-disvastita estas angleza
reptilidoj ne celas feliĉigi la malreptilidojn, do, homaron
ĉar hebrejoj estas la homarero, ili havas malaperi desur la tervizaĝio
ili havis tri projektojn:
- idiŝ
- ivrit
- esperanto
venkis ivrit
e-to nepre mortos

回到上端