前往目錄

Funkcio de ĉi

貼文者: Vipostevo, 2023年5月22日

訊息: 13

語言: Esperanto

Vipostevo (顯示個人資料) 2023年5月22日下午7:59:32

Saluton, mi estas meza lernanto. Mi studas pri Duolingo dum kelkaj jaroj. Mi volas lerni kial "ĉi" havas du tre malsamajn signifojn. En la kazo de korelativoj, ĉi-prefikso indikas “every”, sed kiel partiklo ĝi indikas individuon.

ĉio = “everything”
sed,
ĉi tio = “this specific thing”

Ĉu estas pli bona maniero kompreni kial ci ŝajnas havi tiajn kontraŭajn funkciojn?

amigueo (顯示個人資料) 2023年5月23日下午2:23:42

訊息已隱藏.

Vipostevo (顯示個人資料) 2023年5月23日下午7:17:46

Dankon. Mi ankoraũ ne komprenas tute, sed vi donis al mi io por pensi.

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年5月23日下午10:17:30

Oni devas distingi:

- ĉi, vorteto kiu modifas demonstrativon (ti-korelativon) kaj signifas proksimecon:

Ĉi-tiu: la homo apud mi
Ĉi-tio: la afero apud mi
Ĉi-tie: en la loko apud mi

- "ĉi" , elemento de tabelvorto, ne memstara morfemo, kiu signifas "la tuta aro"

Ĉiuj: la tuta (priparolata) homaro
Ĉio: la tutaj aĵoj
Ĉie: en ĉiuj lokoj

amigueo (顯示個人資料) 2023年5月30日上午6:59:30

訊息已隱藏.

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年5月30日下午1:26:12

Saluton Amigueo !

Kial vi respondas al komencantoj (aŭ kiuj sinprezentis tiaj) per mesaĝoj pri kiuj vi kutime avertas "ne por komencantoj "?

Por eviti konfuzojn, ili lernu unue normalajn vortojn, kaj poste ili povos ludi per la lingvo - se tio plaĉas al ili - sciante kiam kaj kie ili povas fari tion senprobleme.

amigueo (顯示個人資料) 2023年5月30日下午8:42:40

訊息已隱藏.

Metsis (顯示個人資料) 2023年6月1日上午10:56:35

@Vipostevo

La respondo de Altebrilas estas ĝusta. Fakte temas pri du apartaj aferoj. Ni havas primitivan adverbon "ĉi", kiu precizigas. Kaj ni havas tabelvortojn, kiuj komeciĝas per "ĉi-". En tiuj okazoj temas pri ĝeneraligo.

Jen mia alia klarigo en la artikolo "La du "ĉi" vortoj" (ekster Lernu).

Vipostevo (顯示個人資料) 2023年6月1日下午9:06:26

Dankon Metsis. Via komento pri ĉiumatene kontraŭ ĉimatene estas tre bona ekzemplo.

amigueo (顯示個人資料) 2023年6月2日上午9:18:07

訊息已隱藏.

回到上端