Contenido

Tiu au tia ?

de miestasgorilo, 5 de junio de 2023

Aportes: 9

Idioma: Esperanto

miestasgorilo (Mostrar perfil) 5 de junio de 2023 19:04:05

Saluton cxiuy!
Mi havas fragon : kiam ni devas diri tiu libro kaj kiam ni devas diri tia libro? Multe da dankoj.
Miestasgorilo

Altebrilas (Mostrar perfil) 5 de junio de 2023 22:03:12

Saluton ! Kutime, goriloj preferas bananojn al fragoj...

Sed mi povas respondi al via demando. Parolante pri "La tri muskedistoj" de Dumas, se mi diras "mi legis tiun libron", tio signifas, ke mi legis "la tri muskedistoj"-n.

Se mi diras "mi legis tian libron", tio signifas, ke mi legis (verŝajne alian) historian romanon.

Frano (Mostrar perfil) 6 de junio de 2023 06:02:16

Zamenhof
Lingvaj Respondoj
99 Pri la u-pronomoj kaj la a-pronomoj

https://tekstaro.com/t?nomo=lingvaj-respondoj#:~:t...

Altebrilas (Mostrar perfil) 6 de junio de 2023 10:36:19

La ligilo ne iras rekte al la koncerna pagxo. 😞

Frano (Mostrar perfil) 6 de junio de 2023 14:50:47

La problemo estas, ke la alidirektiganta sistemo de Lernu! aŭtomate ŝanĝas la fragmenton
%2Dpronomoj%20kaj%20la%20a%2Dpronomoj,-A
al
-pronomoj%20kaj%20la%20a-pronomoj,-A
en la ligilo-adreso.

Mi ne scias kial malgajo.gif

PS
Mi ŝanĝis la ligon. Ĉu ĝi funkcias bone?

Altebrilas (Mostrar perfil) 6 de junio de 2023 15:26:31

Oni povas serĉi en la paĝo per "u-pronomo" por atingi la tauxgan paragrafon.

La klarigoj ne plu kongruas modernan gramatikon. "Tiu" ne estas adjektivo, sed tio, kion oni nun nomas determinilo (kiel artikolo, posesivo, ktp).

Ĝi ankaux estas pronomo, subkomprenante "homo"-n.

Kaj mi opinias, ke la difino de "kia" (en LD) estas tro mallarĝa en la ekzemploj:
- Kia estas la domo?
- ĝi estas kabano

Same taŭgas kiel:
- ĝi estas malriĉa kaj malgranda domo

- ĝi estas kabana domo

miestasgorilo (Mostrar perfil) 7 de junio de 2023 18:50:54

Saluton !
Dank'al vi mi eble komprenas pli bone. "Tiun libron" ni povas traduki en la franca lingvo kaj tio estus : ce livre-là, sed kiam ni tradukigas tian libron, ni dirus : ce genre de livre. Chu tio estas ekzakta ? Ankauh dankon, kaj pardonu min ke mi havas tiome da fragojn char mi estas komencanto.
Kore,
Miestasgorilo

Altebrilas (Mostrar perfil) 8 de junio de 2023 13:34:13

Kiel mi aludis al vi en antaŭa mesaĝo, frago estas frukto, kaj ne demando, malgraŭ simileco al germana vorto.

Ne hezitu konsulti vortaron: vi povas elŝuti PReVo-n, kiu estas posxtelefona apo, kaj konsulti gxin facile. Per gxi vi povas serĉi vortojn en esperanto kaj en la ĉefaj naciaj lingvoj.

amigueo (Mostrar perfil) 8 de junio de 2023 20:46:22

Ekster la vorttabulo, identigo kaj priskribo estas iom miksitaj roloj de adjektivoj -a. Sed en la vorttabulo, tiuj du roloj distingigxas, per finajxoj -u kaj -a, respektive.

Volver arriba