前往目錄

Tiu au tia ?

貼文者: miestasgorilo, 2023年6月5日

訊息: 9

語言: Esperanto

miestasgorilo (顯示個人資料) 2023年6月5日下午7:04:05

Saluton cxiuy!
Mi havas fragon : kiam ni devas diri tiu libro kaj kiam ni devas diri tia libro? Multe da dankoj.
Miestasgorilo

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年6月5日下午10:03:12

Saluton ! Kutime, goriloj preferas bananojn al fragoj...

Sed mi povas respondi al via demando. Parolante pri "La tri muskedistoj" de Dumas, se mi diras "mi legis tiun libron", tio signifas, ke mi legis "la tri muskedistoj"-n.

Se mi diras "mi legis tian libron", tio signifas, ke mi legis (verŝajne alian) historian romanon.

Frano (顯示個人資料) 2023年6月6日上午6:02:16

Zamenhof
Lingvaj Respondoj
99 Pri la u-pronomoj kaj la a-pronomoj

https://tekstaro.com/t?nomo=lingvaj-respondoj#:~:t...

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年6月6日上午10:36:19

La ligilo ne iras rekte al la koncerna pagxo. 😞

Frano (顯示個人資料) 2023年6月6日下午2:50:47

La problemo estas, ke la alidirektiganta sistemo de Lernu! aŭtomate ŝanĝas la fragmenton
%2Dpronomoj%20kaj%20la%20a%2Dpronomoj,-A
al
-pronomoj%20kaj%20la%20a-pronomoj,-A
en la ligilo-adreso.

Mi ne scias kial malgajo.gif

PS
Mi ŝanĝis la ligon. Ĉu ĝi funkcias bone?

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年6月6日下午3:26:31

Oni povas serĉi en la paĝo per "u-pronomo" por atingi la tauxgan paragrafon.

La klarigoj ne plu kongruas modernan gramatikon. "Tiu" ne estas adjektivo, sed tio, kion oni nun nomas determinilo (kiel artikolo, posesivo, ktp).

Ĝi ankaux estas pronomo, subkomprenante "homo"-n.

Kaj mi opinias, ke la difino de "kia" (en LD) estas tro mallarĝa en la ekzemploj:
- Kia estas la domo?
- ĝi estas kabano

Same taŭgas kiel:
- ĝi estas malriĉa kaj malgranda domo

- ĝi estas kabana domo

miestasgorilo (顯示個人資料) 2023年6月7日下午6:50:54

Saluton !
Dank'al vi mi eble komprenas pli bone. "Tiun libron" ni povas traduki en la franca lingvo kaj tio estus : ce livre-là, sed kiam ni tradukigas tian libron, ni dirus : ce genre de livre. Chu tio estas ekzakta ? Ankauh dankon, kaj pardonu min ke mi havas tiome da fragojn char mi estas komencanto.
Kore,
Miestasgorilo

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年6月8日下午1:34:13

Kiel mi aludis al vi en antaŭa mesaĝo, frago estas frukto, kaj ne demando, malgraŭ simileco al germana vorto.

Ne hezitu konsulti vortaron: vi povas elŝuti PReVo-n, kiu estas posxtelefona apo, kaj konsulti gxin facile. Per gxi vi povas serĉi vortojn en esperanto kaj en la ĉefaj naciaj lingvoj.

amigueo (顯示個人資料) 2023年6月8日下午8:46:22

Ekster la vorttabulo, identigo kaj priskribo estas iom miksitaj roloj de adjektivoj -a. Sed en la vorttabulo, tiuj du roloj distingigxas, per finajxoj -u kaj -a, respektive.

回到上端