去目錄頁

Unuopa kontraŭ ununura

HappyMilkxD, 2023年6月19日

讯息: 4

语言: Esperanto

HappyMilkxD (显示个人资料) 2023年6月19日上午2:39:58

Kiu estas la diferenco inter "unuopa" kaj "ununura"? Mi scias, ke ambaŭ havas similan signifon, kaj mi volas sciĝi la nuancon.

Metsis (显示个人资料) 2023年6月19日上午10:02:11

Laŭ PIV -op estas sufikso
PIV:
montranta kolektivecon k uzata por derivi el numeraloj aŭ kvantaj vortoj adv-ojn aŭ adj-ojn signifantajn "ĉiuj kune", "en grupoj de"
La vortoro -nura bazas sur la morfemo "nur", kaj la signifo de "nura" estas
PIV:
Apartenanta al nur unu speco, prezentanta nur unu karakteron
Por ilustri malsimilecon…

Grupo da skoltoj alvenas al rivero, trans kiu estas ponteto. La estro atentigas:
- La ponteto estas tiel mallarĝa, ke ni paŝu unuope (unu post unu) sur ĝin.
Unu el la aliaj skoltoj suspektas, ke la ponteto ŝajnas tro malfortika por eĉ unu paŝi, kaj demanas, ĉu ne estas alia ponteto. La estro respondas:
- Tiu ponteto estas la ununura (ne ekzistas aliaj) ene de dek kilometroj.

HappyMilkxD (显示个人资料) 2023年6月22日上午5:45:55

Dankon! Via ekspliko estis klara 🙂

amigueo (显示个人资料) 2023年6月24日上午6:52:57

讯息已经隐藏了。

回到上端