Al la enhavo

Du demandoj pri "Li neniam iris sola pli malproksimen ol la fino de la strato"

de lernulo2, 2023-decembro-24

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

lernulo2 (Montri la profilon) 2023-decembro-24 06:57:01

Mi trovis libron ĉe https://libro.ee/book.php?id=1674 kies malantaŭaĵo enhavas la frazparton

"Li neniam iris sola pli malproksimen ol la fino de la strato, ..."

Miaj du demandoj pri la ĉi-supra frazparto:
1. Mi pensas, ke "iris sola" estas eraro. Ĉu devus esti "iris sole"?
2. Ĉu "preter la fino de la strato" ankaŭ bonas?

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-24 13:36:54

Ambaŭ eblas. Tiukaze, estas subkomprenita verbo:

Li neniam iris (estante) sola, ĝis...

2. Tiukaze, povas esti la fino de alia strato. Ekz. Se li marŝis en vico, kie iu najbara strato finas.

lernulo2 (Montri la profilon) 2023-decembro-26 12:12:17

#1
Ambaŭ eblas. Tiukaze, estas subkomprenita verbo:
Li neniam iris (estante) sola, ĝis...
Dank' al via klarigo, mi nun komprenas, ke tio eblas por ekz.
- "Li neniam iris (estante) sola ..." = "Li neniam sole iris ..."
- "Ili promenis (estante) feliĉaj al ...." = "Ili feliĉe promenis al ..."
sed ne por:
- "paroli rapide"
- "Ŝi facile gajnis..."

#2
Tiukaze, povas esti la fino de alia strato. Ekz. Se li marŝis en vico, kie iu najbara strato finas.
Mi rimarkis*, ke "laŭ" kaj "apud" rilatas al "preter", kaj mi memoris la verbon "preterpasi" el La teorio Nakamura (10 - Urbo sen aŭtomobiloj), sed mi dubis kiom strikta la difino de "preter" estus. Via respondo klarigas al mi, ke "preter" ne estas ekzakta traduko de la angla "beyond", kvankam kelkaj tradukiloj asertas ke "beyond" kaj "preter" estas samsignifaĵoj (Reta Vortaro* kaj Google Translate).
* https://reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2k.html#pre...

Mi ĝojas, ke mi eraris pri #1. (Kaj ne iu eldonita verko.)

Dankon, Altebrilas ridulo.gif

amigueo (Montri la profilon) 2024-januaro-13 08:58:19

La mesaĝo estas forigita.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-januaro-13 17:28:59

Estimata Amigueo,
Bonvolu ne proponi viajn reformaĵojn al lernantoj, kiuj nur bezonas kompreni la gramatikon de nia lingvo. Tio estas malhelpa.

La bona flanko estas ke la nov-forumanoj povas konstati kiel la esperanta komunumo estas tolerema.

sudanglo (Montri la profilon) 2024-januaro-27 13:00:08

Ĉu "preter la fino de la strato" ankaŭ bonas?
Tute sen pense kaj sen konsulti vortaron mi estus tentata diri preter la finon de la strato por la signifo pli malproksimen ol la fino de la strato.

Sed eble tio estus nur persona prefero. En la Tekstaro ne-akuzativigo post preter estas plej ofta

Metsis (Montri la profilon) 2024-januaro-29 09:46:07

Kaj "preter la fino de la strato" kaj "preter la finon de…" taŭgas. PIV enhavas rimarkon

PIV:
Por precizigi la fakton, ke la movo havas kiel celon lokon, atingotan post la koncerna movo, oni povas uzi akuz-on.
Mi skribis artikolon pri tiu temo en la retejon Finna babilejo (artikolo estas en Esperanto).

Notu, ke oni povas uzi "preter" ankaŭ senmove, ekz. "Mia hejmo troviĝas preter tiuj arboj", kvankam nuntempe multaj verŝajne preferas "…malantaŭ tiuj arboj". Do temas pri tio, ĉu temas pri loko aŭ movo. Ĉar la ligita verbo estas "iri", ankaŭ mi preferas "preter la finon de…" kiel Sudanglo.

Metsis (Montri la profilon) 2024-januaro-29 09:47:39

Oni povas ankaŭ skribi

"Li neniam iris sola pli for ol la fino de la strato"

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-januaro-29 13:59:17

Saluton Sudanglo!

De longtempe ni ne legis vin. Mi emus uzi preter sen akuzativo, ĉar la ideon pri movo jam enhavas la prepozicio.

Pri senmova "preter" kiu sinonimus "malantaŭ", mi estas perpleksa, ĉar kiam oni pasas preter io, oni pasas antaŭ ĝi, sen halti kaj sen tuŝi ĝin. Tio ne aspektas kohere.

Metsis (Montri la profilon) 2024-januaro-30 07:46:51

Altebrilas:Pri senmova "preter" kiu sinonimus "malantaŭ", mi estas perpleksa, ĉar kiam oni pasas preter io, oni pasas antaŭ ĝi, sen halti kaj sen tuŝi ĝin. Tio ne aspektas kohere.
Ankaŭ mi pensis tiel kaj ĉi tial mi miregis, kiam mi trovis la ĉapitron "loko sen moviĝo" en PMEG kun ekzemplo "la enirejo troviĝas preter tiuj fenestroj". Notu, ke PMEG konstatas, ke tia uzo estas tre malofta.

Reen al la supro