Du demandoj pri "Li neniam iris sola pli malproksimen ol la fino de la strato"
од lernulo2, 24. децембар 2023.
Поруке: 16
Језик: Esperanto
lernulo2 (Погледати профил) 24. децембар 2023. 06.57.01
"Li neniam iris sola pli malproksimen ol la fino de la strato, ..."
Miaj du demandoj pri la ĉi-supra frazparto:
1. Mi pensas, ke "iris sola" estas eraro. Ĉu devus esti "iris sole"?
2. Ĉu "preter la fino de la strato" ankaŭ bonas?
Altebrilas (Погледати профил) 24. децембар 2023. 13.36.54
Li neniam iris (estante) sola, ĝis...
2. Tiukaze, povas esti la fino de alia strato. Ekz. Se li marŝis en vico, kie iu najbara strato finas.
lernulo2 (Погледати профил) 26. децембар 2023. 12.12.17
Ambaŭ eblas. Tiukaze, estas subkomprenita verbo:Dank' al via klarigo, mi nun komprenas, ke tio eblas por ekz.
Li neniam iris (estante) sola, ĝis...
- "Li neniam iris (estante) sola ..." = "Li neniam sole iris ..."
- "Ili promenis (estante) feliĉaj al ...." = "Ili feliĉe promenis al ..."
sed ne por:
- "paroli rapide"
- "Ŝi facile gajnis..."
#2
Tiukaze, povas esti la fino de alia strato. Ekz. Se li marŝis en vico, kie iu najbara strato finas.Mi rimarkis*, ke "laŭ" kaj "apud" rilatas al "preter", kaj mi memoris la verbon "preterpasi" el La teorio Nakamura (10 - Urbo sen aŭtomobiloj), sed mi dubis kiom strikta la difino de "preter" estus. Via respondo klarigas al mi, ke "preter" ne estas ekzakta traduko de la angla "beyond", kvankam kelkaj tradukiloj asertas ke "beyond" kaj "preter" estas samsignifaĵoj (Reta Vortaro* kaj Google Translate).
* https://reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2k.html#pre...
Mi ĝojas, ke mi eraris pri #1. (Kaj ne iu eldonita verko.)
Dankon, Altebrilas
amigueo (Погледати профил) 13. јануар 2024. 08.58.19
Порука је уклоњена.
Altebrilas (Погледати профил) 13. јануар 2024. 17.28.59
Bonvolu ne proponi viajn reformaĵojn al lernantoj, kiuj nur bezonas kompreni la gramatikon de nia lingvo. Tio estas malhelpa.
La bona flanko estas ke la nov-forumanoj povas konstati kiel la esperanta komunumo estas tolerema.
sudanglo (Погледати профил) 27. јануар 2024. 13.00.08
Ĉu "preter la fino de la strato" ankaŭ bonas?Tute sen pense kaj sen konsulti vortaron mi estus tentata diri preter la finon de la strato por la signifo pli malproksimen ol la fino de la strato.
Sed eble tio estus nur persona prefero. En la Tekstaro ne-akuzativigo post preter estas plej ofta
Metsis (Погледати профил) 29. јануар 2024. 09.46.07
PIV:Mi skribis artikolon pri tiu temo en la retejon Finna babilejo (artikolo estas en Esperanto).
Por precizigi la fakton, ke la movo havas kiel celon lokon, atingotan post la koncerna movo, oni povas uzi akuz-on.
Notu, ke oni povas uzi "preter" ankaŭ senmove, ekz. "Mia hejmo troviĝas preter tiuj arboj", kvankam nuntempe multaj verŝajne preferas "…malantaŭ tiuj arboj". Do temas pri tio, ĉu temas pri loko aŭ movo. Ĉar la ligita verbo estas "iri", ankaŭ mi preferas "preter la finon de…" kiel Sudanglo.
Metsis (Погледати профил) 29. јануар 2024. 09.47.39
"Li neniam iris sola pli for ol la fino de la strato"
Altebrilas (Погледати профил) 29. јануар 2024. 13.59.17
De longtempe ni ne legis vin. Mi emus uzi preter sen akuzativo, ĉar la ideon pri movo jam enhavas la prepozicio.
Pri senmova "preter" kiu sinonimus "malantaŭ", mi estas perpleksa, ĉar kiam oni pasas preter io, oni pasas antaŭ ĝi, sen halti kaj sen tuŝi ĝin. Tio ne aspektas kohere.
Metsis (Погледати профил) 30. јануар 2024. 07.46.51
Altebrilas:Pri senmova "preter" kiu sinonimus "malantaŭ", mi estas perpleksa, ĉar kiam oni pasas preter io, oni pasas antaŭ ĝi, sen halti kaj sen tuŝi ĝin. Tio ne aspektas kohere.Ankaŭ mi pensis tiel kaj ĉi tial mi miregis, kiam mi trovis la ĉapitron "loko sen moviĝo" en PMEG kun ekzemplo "la enirejo troviĝas preter tiuj fenestroj". Notu, ke PMEG konstatas, ke tia uzo estas tre malofta.