去目錄頁

Kio estas celo por la vorto "kun" en la frazo, "Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo"?

AzureSkye, 2026年3月19日

讯息: 9

语言: Esperanto

AzureSkye (显示个人资料) 2026年3月19日下午11:14:34

Kiam parolas angle, oni ekvivalento por "kun" ne bezonas en ĉi ĉirkaŭteksto. Bonvolu helpi min, ĉar ĉi nuanco de Esperanto konfuzigas min.

Altebrilas (显示个人资料) 2026年3月23日下午4:49:06

La frazo ankaŭ kompreneblas sen "kun mi".

Metsis (显示个人资料) 2026年3月24日上午10:04:12

Altebrilas pravas, ke la frazo ankaŭ estas komprenebla sen "kun mi". Mi ne certas, ĉu origine temas pri nacilingva influo, sed ofte en tiaj Esperantlingvaj esprimoj oni aldonas tiuspecan aldonon. Ĉu tio okazas por emfazo aŭ ne, mi ne scias.

Altebrilas (显示个人资料) 2026年3月25日下午12:59:23

Se frazo estas komprenebla malgraŭ nacilingvaj influoj, ĝi estas korekta. Zamenhof imagis Esperanton tia por tiu celo.

Se, krome, la frazo estas simpla kaj belsona, ĝi estas belstila.

Komencantoj ne timu erarojn, progresantoj ne timu klopodojn.

AzureSkye (显示个人资料) 2026年3月28日下午11:30:43

Dankon pro viaj komprenemaj respondoj

SlavikDze (显示个人资料) 2026年3月31日上午7:25:02

Anstataŭ frazparteto "preni kun mi" eblas uzi pli koncizan aglutinaĵon "kunpreni".
Krome, por "konfuziĝemaj" anglalingvanoj konsilindas ne imagi, ke stilstrukturo de eo-tekstoj devas nepre kongrui kun anglalingvaj ŝablonoj.

Altebrilas (显示个人资料) 2026年3月31日上午11:08:51

"Mi ĉiam veturas (aŭ vojaĝas) sen multaj pakaĵoj" ankaŭ taŭgas.

SlavikDze (显示个人资料) 2026年3月31日下午5:54:42

Kiel mi rimarkis, ĉi-foruma mem-deklarita "altebrilulo" delonge elfurzas nur sensencajn hipokritece-patosecajn bagatelaĵojn.
Kaj probable ĝuste pro tio ĉi-sajtaj regantoj atribuis al li tiom multe da steletoj.

Oganesono (显示个人资料) 2026年4月7日下午3:02:29

Ahaha, vi vidas... eble por la sama kialo kiel oni diras "Kiom da" kaj ne nur "kiom"

回到上端