Więcej

AdE": [mj-jn2026]

od amigueo, 13 maja 2026

Wpisy: 119

Język: Esperanto

amigueo (Pokaż profil) 2 lipca 2026, 10:44:18

La proponata regulo modifas la komfortodonan kvazauxpasivon per igx.
Vidigxi --> Vidingxi (kiam la konteksto ne klarigas rektan objekton ekzista)

Altebrilas (Pokaż profil) 2 lipca 2026, 12:32:11

1
"Kato vidigxas muson" = kato komencas vidi muson.
Oni devas trovi klaran distingon inter ekvidi ion kaj vidigxi ion. Eble ek- substrekas subiton kaj --igx proceson.
Strange, ke vi esperas, ke iu alia trovu nuancon por pravigi vian inventaĵon kiam samsignifa laŭfundamenta vorto jam ekzistas!

amigueo (Pokaż profil) 2 lipca 2026, 12:53:05

Altebrilas:
1
"Kato vidigxas muson" = kato komencas vidi muson.
Oni devas trovi klaran distingon inter ekvidi ion kaj vidigxi ion. Eble ek- substrekas subiton kaj --igx proceson.
Strange, ke vi esperas, ke iu alia trovu nuancon por pravigi vian inventaĵon kiam samsignifa laŭfundamenta vorto jam ekzistas!
1
Detekti per vidi = vidigxi.
2
Kio estas diferenco inter EKSIDI kaj SIDIGXI?

Altebrilas (Pokaż profil) 2 lipca 2026, 17:12:19

Ili sinonimas, sed sidiĝi estas idiomo dum eksidi estas rekomendinda.
(Laŭ PReVo)

amigueo (Pokaż profil) 3 lipca 2026, 09:04:12

Altebrilas:Ili sinonimas, sed sidiĝi estas idiomo dum eksidi estas rekomendinda.
(Laŭ PReVo)
Ekblanki vs Blankigxi.

Propono pridiskutinda:

Ek- ("Ekblanki") povus liberigi -igx de kelkaj taskoj kaj lasi por -igx taskon kxazauxpasivan (muso vidigxas laca).

"Incendio ekvidigxas de la katedralo."

Blankigigxas ~ ekblankas

Kelkaj ekscias la novajxon. (Nenova uzmaniero)
La novajxo jam sciigxas de semajnoj. (Nenova uzmaniero)
Nun la novajxo eksciigxas. (Nenova uzmaniero)

Ni sciigigxas (~ekscias) la novajxon.
La novajxo sciingigxas (~eksciigxas) al ni hodiaux.

En la nova sistemo, "blankigxi" ne havas sencon, aux estas laux malnova sistemo.

Escepte de:
Gxi blankas tri monatojn.
Tri monatoj blankigxas.

Altebrilas (Pokaż profil) 3 lipca 2026, 09:53:42

Lingvo ne funkcias tiel. Ne eblas antaŭvidi ĉiujn kazojn, sed dum parolado, se la parolanto sentas, ke tio, kion li estas dironta estas malklara (aŭ maldeca, aŭ ofendiga, aŭ ridinda...), tiam li ŝanĝas sian frazon aŭ eĉ interrompas ĝin.

Tial parola lingvo estas ofte malregula aŭ fuŝaspekta. Fojfoje, la aŭskultanto eĉ ne komprenas kaj la parolanto devas fari kroman klopodon por rediri alimaniere - kio kontraŭas la leĝon de minimuma klopodo.

Ekzemple, imagu ke tiu parolonto imagas en sia kapo frazon kiel:
Vidiĝas fajrego de la katedralo
li eble sentos, ke tia frazo estas dubsignifa (kaj ke la situacio estas urĝa), tial li uzos pli klaran kiel:
De la turo de la katedralo oni vidas fajron

Oni vidas, ke la katedralo brulas

Fajr! Katedralo brulas

amigueo (Pokaż profil) 3 lipca 2026, 13:53:10

Altebrilas:
Lingvo ne funkcias tiel. Ne eblas antaŭvidi ĉiujn kazojn, sed dum parolado, se la parolanto sentas, ke tio, kion li estas dironta estas malklara (aŭ maldeca, aŭ ofendiga, aŭ ridinda...), tiam li ŝanĝas sian frazon aŭ eĉ interrompas ĝin.
Tre interesa fenomeno!
Paroli estas iel kiel brikoli (bricolage). La iloj kaj la celoj estas hazardaj kaj maltauxgaj, oni improvizas, insistas, eraras, malvenkigxas kaj gratulas sin pri felicxaj inventoj.

amigueo (Pokaż profil) 3 lipca 2026, 14:04:03

Pri igx.
AI interpretas PMEG strange.

Scii, interesi, sxati, vidi estas ne agoj sur objekto sed rilatoj inter scianto kaj sciato, ktp.
Tial,
sciigxas = ekscii; interesigxas = ekinteresi; sxatigxi = eksxati, vidigxi = ekvidi.

Cxu?

amigueo (Pokaż profil) 4 lipca 2026, 11:03:50

Lasta versio pri igx.

blankigxi,
vidijxi: vidati (sed sen agenso).
vidigxi/vidingxi: eki vidi / eki vidin
IGX: transformo.
IG: kauxzo + transformo.
IJX: sensubjekta pasivo.
-N-: la objekto igxas nova subjekto
-I- --> -U-: negacio.
blankugi ion: igi ion ne blanka.
blankugxi: cxes blanki.
vidungi ion al iu: nevidebligi ion al iu.
vidujxi: ne vidijxi.

Interesa avantagxo:
Aspektoj:
Eka: igxi
Maleka: ugxi

Konigxi: ekkoni
Konugxi: forgesi, perdi konon den aktualeco.

Wróć do góry