目次へ

El kiu lingvo venas via nomo? Ĉu vi ĝin parolas?

werechick,2009年3月17日の

メッセージ: 42

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2009年3月19日 18:09:38

Mia nomo estas Karel. Ĝi devenas el malnovgermana lingvo kaj origine ĝi signifis "fraŭlo". Eble pro imperiestro Karlo la Granda ĝi poste signifis ankaŭ "reĝo". Tiu ĉi signifo kompreneble pli plaĉas al mi.

jchthys (プロフィールを表示) 2009年3月19日 18:17:55

Ambaŭ miaj nomaj estas el la hebrea, kiun mi ne parolas. (La dua estas el la angla el la latina el la greka el la hebrea.)

Ergazomai (プロフィールを表示) 2009年3月19日 18:56:05

Mia nomo estas Stefano, ĝi devenas al la antivka greka vorto "Στεφανος", kiu signifas "krono".

Mi bone konas la antikvan grekan lingvon: mi studas ĝin lerneje.

Tarnoob (プロフィールを表示) 2009年3月19日 19:21:43

Mia nomo est' Michał. Ĝi est' tre populara nomo kaj ĝi hav' multajn ekvivalentojn en aliaj lingvoj (ekzemple "Michael" aŭ "Misza"). Oni dir', ke ĝi ven' el hebrea kaj pli-malpli signif' "Ĉu ne la Dio?".

@Dobri: Simila al la pola "kawaler", kiu signif' strikte "fraŭlo" ridulo.gif

Ironchef (プロフィールを表示) 2009年3月19日 19:33:35

Tarnoob:Mia nomo est' Michał. Ĝi est' tre populara nomo kaj ĝi hav' multajn ekvivalentojn en aliaj lingvoj (ekzemple "Michael" aŭ "Misza"). Oni dir', ke ĝi ven' el hebrea kaj pli-malpli signif' "Ĉu ne la Dio?".

@Dobri: Simila al la pola "kawaler", kiu signif' strikte "fraŭlo" ridulo.gif
Amiko, mi volas fari etan lingvan komenton pri via uzado de vortfinoj. Ne estas kutima uzado por mallongigi la finojn de verboj ĉar tiu estas la vortparto kiu transdonas la signifon. Laŭ Zamenhof, oni povas forĵeti la vortfinojn de substantivoj nur kiam oni skribas kantojn aŭ poemojn. Mi havis problemon kompreni vian skribmanieron pro tiu ĉi kaj komprenado reĝas ridulo.gif

henma (プロフィールを表示) 2009年3月19日 23:48:26

Tarnoob:Mia nomo est' Michał. Ĝi est' tre populara nomo kaj ĝi hav' multajn ekvivalentojn en aliaj lingvoj (ekzemple "Michael" aŭ "Misza"). Oni dir', ke ĝi ven' el hebrea kaj pli-malpli signif' "Ĉu ne la Dio?".

@Dobri: Simila al la pola "kawaler", kiu signif' strikte "fraŭlo" ridulo.gif
Bonvolu legu tiun paĝon: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/apostrofo/norma...

Amike,

Daniel.

le_chaz (プロフィールを表示) 2009年3月20日 8:30:20

Mia nomo, Christophe, estas la greka "Christophoros" kiu signifas "la Kristo-portanto".

Laŭ la legendo, sanktulo Kristoforo helpis Jesuon transpasi riveron, portante lin sur siaj ŝultroj.

Stranga nomo por malreligiemulo kiel mi okulumo.gif

sinjoro (プロフィールを表示) 2009年3月20日 8:57:36

Mia nomo, Przemysław, estas ĝenerale slava, do krom la pola ĝi estas ankaŭ foje uzata en aliaj slavaj lingvoj. Interesa estas ĝia historio: ĝi formiĝis el la nomo Przemysł (pripensanto), kiam dum jarcentoj oni forgesis pri la deveno kaj pensis, ke ĝi devas finiĝi per "-sław" (-gloriganto) anstataŭ vera -mysł (-pensanto).

jan aleksan (プロフィールを表示) 2009年3月20日 13:57:58

Mia nomo estas Alexandre (Al-eĥ-andross), kiu venas de la greka kaj signifas "kiu forpuŝas homojn/malamikojn" (hehehe).

Mi ne parolas la grekan, krom "saluton", "dankon", kaj "mi estas".

ridulo.gif,

jchthys (プロフィールを表示) 2009年3月20日 17:19:25

sinjoro:Mia nomo, Przemysław, estas ĝenerale slava, do krom la pola ĝi estas ankaŭ foje uzata en aliaj slavaj lingvoj. Interesa estas ĝia historio: ĝi formiĝis el la nomo Przemysł (pripensanto), kiam dum jarcentoj oni forgesis pri la deveno kaj pensis, ke ĝi devas finiĝi per "-sław" (-gloriganto) anstataŭ vera -mysł (-pensanto).
Przemysław ankaŭ estis pola reĝo, ĉu ne?

先頭にもどる