去目錄頁

Tradki ludon

bbc, 2009年3月21日

讯息: 34

语言: Esperanto

bbc (显示个人资料) 2009年3月21日下午3:05:48

Mi aŭdis, ke multaj progamistoj lernas Esperanton. Do mi pensas, ke tio estos bone, se ni tradukos ian ludon, ekzemple Stela Metio(StarCraft), Diablo aŭ alia simpla ludo. Kio vi pensas?

horsto (显示个人资料) 2009年3月21日下午5:05:36

Estus certe bona ideo. Sed tio ne estas facila, oni devas scii la ĝustajn terminojn por multaj teknikaj kaj fakaj vortoj.
Kie vi audis, ke multaj progamistoj lernas Esperanton? Estus interesa fenomeno se estus tiel.

Tarnoob (显示个人资料) 2009年3月21日下午6:01:26

Mi ne ludas komputilajn ludojn kaj mi ne interesas al ilin, sed tradukado de unu povas esti bona ludo ::*rideto::* (kaj lernado).

Iam, kiam mi estis ankoraŭ pli juna kaj mi havas pli libertempon, mi ludis "Heroojn III" (angle "Heroes of Minght and Magic III"). Kaj vi?
Mi ankaŭ eklernis kiel ŝanĝi la tekstsajn dosierojn, kio povas esti tre utila... rideto.gif

bbc (显示个人资料) 2009年3月22日下午12:17:45

Estus certe bona ideo. Sed tio ne estas facila, oni devas scii la ĝustajn terminojn por multaj teknikaj kaj fakaj vortoj.
Nu, se doni ne malfacilan ludon, tio estos ne tro longa kaj malfacila. Mi volus traduki simlpan sed ŝataton ludon. Oni povos traduki nur bazajn tekstojn en ludo.
mi ludis "Heroojn III"
Ankaŭ mi. Ĝi estas tre bona ludo kaj tio estus bonego se ni traduki ĝin.
Kie vi audis, ke multaj progamistoj lernas Esperanton?
Mia amiko parolis tiun. Esperanton lernas programistoj kaj lingvistoj.

Tarnoob (显示个人资料) 2009年3月22日下午2:49:34

Do kial ni ne startos nun!

Unue, nomoj de urboj. Mi proponas:
Castle - Kastelo?
Rampart - Ramparo?
Tower - Turego? Turo?
Stronghold - Fuorto? Fuortego? Fuorturbo?
Fortress - Fortreso? Citadelo?
Inferno - Inferno? Kreeganejo?
Nekropolis - Nekropolo? Mortejo?
Dungeon - Karcero? Suburbo? Subtero?
Conflŭ - Kunfluaĵo? Pordego de eroj? Erecejo?

Due, nomoj de suplementoj (versioj? Subtitoloj?):
Restoration of Erathia - Renesanco de Eratiao?
Armageddon's Blade - Armagedona Klingo?
Ruina Klingo?
The Shadow od Death - Ombro de Morto? Morta Ombro?
In The Wake of Gods (maloficiala suplemento) - Dum la Vekaĵo de Dioj?

Tarnoob (显示个人资料) 2009年3月22日下午4:45:45

Jen la efekto de mia "eksperimento":
Kastelurbo

Dominique (显示个人资料) 2009年3月22日下午5:24:53

Tarnoob:Jen la efekto de mia "eksperimento":
Kastelurbo
Mi ĵus rigardis la ekrankopion de la esperantigota ludo. Ĉu ne eblas uzi Unikodon anstataŭ la x-sistemon en via traduko?

Tarnoob (显示个人资料) 2009年3月23日下午1:43:02

Ho, mi dubas. Ŝanĝo de la kodo estas multe pli malfacila kaj mi ne scias, kiel fari ĝin malgajo.gif
La x-sistemo devas sufiĉi, almenaŭ nun.

bbc (显示个人资料) 2009年3月23日下午6:52:18

Tarnoob
Ho, vi mirigis min! Tio estas bonega. Mi povos helpi vin, se mi devas malmute da tempo.

horsto (显示个人资料) 2009年3月23日下午8:47:30

Tarnoob:
La x-sistemo devas sufiĉi, almenaŭ nun.
Se vi ne povas uzi la ĉapelitajn literojn tiam estas rekomendinde uzi la h-sistemon anstataŭ la x-sistemon.

回到上端