Al la enhavo

Ĉu leono estas reĝo aŭ caro de bestoj?

de Andreo Jankovskij, 2009-aprilo-07

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 22:59:06

lango.gif

Ĉu leono estas reĝo aŭ caro de bestoj?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-aprilo-07 23:00:39

Verŝajne reĝo estas pli taŭga vorto, ĉu?

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 11:10:40

En Francio, oni diras "reĝo".

white knight (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 11:19:39

Laŭ mia scio, la vorto "caro" (germane "Zar") estas nur la nomo de la rusaj imperiestroj.

En Germanio oni diras "La leono estas la reĝo (ne: imperiestro) de la bestoj.
Der Löwe ist der König der Tiere.

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 11:33:54

En Hispanio oni diras same: la reĝo de la bestoj (el rey de los animales).

Amike,

Antonio

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 13:12:54

Ruse oni parolas "Lev car zverej"="Leono la caro de bestoj". Sed ne forgesu pri urso. rideto.gif

1Guy1 (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 22:39:44

En Angla oni diras "la reĝo de la bestoj" ("The king of the beasts")

Clet (Montri la profilon) 2009-majo-14 21:14:10

Ĉu estas leonoj en Rusio (krom en bestĝardenoj) ?

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-15 04:26:42

Clet:Ĉu estas leonoj en Rusio (krom en bestĝardenoj) ?
Leonoj estis en Prarusio kun ĉefurbo Kievo, nune Ukrainio, sed nun tie ne estas leonoj.

Filu (Montri la profilon) 2009-majo-15 13:45:55

Laŭ mia kompreno de l' ĉiantaŭaj mesaĝoj fare de anoj el diversaj lingvoj, leono estas estro de bestoj. Kiel oni nomas estroj ja varias, sed ne la ideo malantaŭ. Kreate hodiaŭ, la esprimo eble estus io malpoezia kiel "leono estas mikrosofto de bestoj", sed dank' al Ekiginto (kio aŭ kiu ajn ĝi estas), leonoj jam delonge koniĝis kiam okazis la komputila finvenko.

Krome, kiel taŭge menciis Nikko, oni ne forgesu pri ursoj.

Reen al la supro