前往目錄

Kiel aperas la franca lingvo tra la mondo ?

貼文者: crescence, 2009年4月9日

訊息: 32

語言: Esperanto

crescence (顯示個人資料) 2009年4月9日上午7:26:22

La franca aperas al vi tra la mondo : utila ? bela ? facila ?

Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?

ceigered (顯示個人資料) 2009年4月9日上午9:52:52

Mi ne komprenas la duan demandon, sed tamen, mi ŝatas la ritmon kaj la malviglajn kaj pli reduktitajn prononcon de la latinaj vortoj en la franca lingvo - ĝi memorigas min de mia regiona versio de la angla lingvo - la Sudaŭstralia angla lingvo.

(mi bedaŭras se mia skribado estas malfacila por kompreni - mi nun manĝas picon kaj mi tajpas malbone okulumo.gif)

crescence (顯示個人資料) 2009年4月9日上午10:19:25

ceigered:Mi ne komprenas la duan demandon
Mi korektis la duan demandon. Ĉu ĝi estas pli komprenebla ?

antoniomoya (顯示個人資料) 2009年4月9日下午12:03:06

Saluton Crescence.

Mi ne scias certe kiel la franca aperas tra la mondo, nur kiel ĝi aperas al mi. Mi ĉiam ŝatis la francan, ekde mia juneco, kaj pro tio mi lernis ĝin. Ĝi ĉiam aperis al mi tre bela, precipe la muzikon de ĝia prononcado. Sed tre malfacila por lerni. La verboj estas teruraj (pli-malpli same kiel en la hispana).

La franca ĉiam restis mia dua ŝatata lingvo. rideto.gif

Amike.

Rogir (顯示個人資料) 2009年4月9日下午3:01:45

Mi elektis bela kaj malbela, ĉar mi ŝatas la francan kiam estas elparolata malrapide kaj kantantume, sed ne elparolate rapidege kaj nazege.

Frankouche (顯示個人資料) 2009年4月9日下午5:17:28

En la franca, mia nasklingvo, mi tre ŝatas la belecon de tiu stranga escepto en la ordo de vortoj :

- Je te le donne = mi al vi ĝin donas / S NO O V (NO = Nerekta objekto)
Sed...- Tu le lui donnes = vi ĝin al li donas / S O NO V

crescence (顯示個人資料) 2009年4月9日下午7:21:15

Senegaùlo:
Donne-le-moi / Donne-le-lui
Ne skribu haltostrekon inter la pronomoj:

Donne-le moi / Donne-le lui

Frankouche (顯示個人資料) 2009年4月9日下午7:48:33

Senegaùlo:Tio (almenaŭ en la franca) ne estas escepto sed normo: la pronomoj autaŭas la verbon
Mi volis diri ke inter tiu du frazoj, la pronomoj estas kurioze inversaj :

- Je te le donne
- Tu le lui donnes

henma (顯示個人資料) 2009年4月9日下午8:28:04

Frankouche:Mi volis diri ke inter tiu du frazoj, la pronomoj estas kurioze inversaj :

- Je te le donne
- Tu le lui donnes
Kurioza afero. En la hispana tio ne okazas, sed io simila. Kiam ni havas du pronomoj por la rekta kaj nerekta objektoj, kaj ili estas de la tria persono, la nerekta ŝanĝiĝas al refleksivo...

Ekzemplo:

Nur unu pronomo:

Yo te doy un libro / Yo le doy un libro.

Sed (du pronomoj):

Yo te lo doy / Yo se lo doy.

Pri la demando de tiu fadeno: Mi pensas ke la franca sonas tre bele, sed tiu lingvo estas tro malfacila... Eĉ por mi, kiu parolas similan lingvon (estas por mi pli facile lerni malsimilajn lingvojn, mi neniam povis lerni nek la francan nek la portugalan)

Amike,

Daniel.

Matthieu (顯示個人資料) 2009年4月9日下午8:37:47

henma:Yo te lo doy / Yo se lo doy.
Mi ĵus lernis ion.

Rogir:Mi elektis bela kaj malbela, ĉar mi ŝatas la francan kiam estas elparolata malrapide kaj kantantume, sed ne elparolate rapidege kaj nazege.
Oni povus diri tion pri aliaj lingvoj. Fakte, ĉiu lingvo estas pli bela, kiam ĝin parolas belvoĉa belulino, ol kiam ĝin kriaĉas ebriulo, ĉu ne? rido.gif

回到上端