Al la enhavo

Ĉiulo kiel seksneŭtrala vorteto

de Vilinilo, 2009-majo-01

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-majo-02 10:57:42

Saluton!

R2D2!:Sed kial ne eblas “gepatro”, kiel proponis KoLonJaNo?
La nova formo gepatro estas disk|putebla -- i.a. pro tio, ke GE-vortoj estas normale multe-nombraj.

P.S.: "ı" ne estas en la E-a alfabeto.

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-02 17:16:17

Oŝo-Jabe:
Laŭ ReVo:
Patro: Virseksulo naskiginto de ido
Do patro neniam eblas esti neŭtra, ĉar patro ĉiam estas virseksulo.
Mi pensas ke oni povas fari laŭfundamentan kunmetodan vorton, kiu signifas 'unu ulo el la gepatroj', ekzemple 'elgepatrarulo'.
Aŭ pli mallonge: gepatrano - ano de la gepatroj

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-majo-04 21:58:29

Se oni ne volas montri sekson en pronomo, 'ĝi' povas esti uzita por infanoj sed Z ne uzis ĝin por plenkreskuloj. Por aliaj uloj, oni povas uzi 'tiu', 'oni', kaj 'si'.

Filu (Montri la profilon) 2009-majo-13 15:07:23

Oŝo-Jabe:Se oni ne volas montri sekson en pronomo, 'ĝi' povas esti uzita por infanoj sed Z ne uzis ĝin por plenkreskuloj. Por aliaj uloj, oni povas uzi 'tiu', 'oni', kaj 'si'.
'si' ne estas, neniam estu memstara pronomo.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-majo-19 22:45:14

Filu:
Oŝo-Jabe:Se oni ne volas montri sekson en pronomo, 'ĝi' povas esti uzita por infanoj sed Z ne uzis ĝin por plenkreskuloj. Por aliaj uloj, oni povas uzi 'tiu', 'oni', kaj 'si'.
'si' ne estas, neniam estu memstara pronomo.
Vi pravas, sed 'si' ankoraŭ estas tre utila por ne montri sekson.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-julio-29 08:10:19

horsto:
Oŝo-Jabe:
Laŭ ReVo:
Patro: Virseksulo naskiginto de ido
Do patro neniam eblas esti neŭtra, ĉar patro ĉiam estas virseksulo.
Mi pensas ke oni povas fari laŭfundamentan kunmetodan vorton, kiu signifas 'unu ulo el la gepatroj', ekzemple 'elgepatrarulo'.
Aŭ pli mallonge: gepatrano - ano de la gepatroj
Saĝe! Por seksneŭtrala pronomo ni povus uzi "geliano"-n. [/ŝerco]

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-29 15:31:11

Mi pensas, ke oni norme komprenos gi… Kaj se ne, diru tiu, kaj kiam vi skribas ion “oficialan”, ankaŭ uzu tiu.

Trold (Montri la profilon) 2009-julio-30 15:53:20

Mi tute ne estas eksperto de esperanto (neniam legis la fundamenton kaj lernis nur per legado kaj parolado), sed laŭ mia kompreno mi tuj bone komprenis la sencon de la vorto "ĉiulo" sen klarigo. Tute logike laŭ mia kompreno.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-oktobro-21 01:53:41

Ĉi-ulo ja estas komprenebla.

"Mi vokas la knabon, kaj ĉi-ulo venas."

"Ĉi-ulo lavas sin."

"Ĉi-ulo sendas leteron al sia kuzo."

Trold (Montri la profilon) 2009-oktobro-26 18:22:44

Eble la vorto "ĉiulo" fakta estas iom ne-ekzakte, ĉar "ĉi" ankaŭ signifas proksimeco. Ekzemple en la esprimo "tie ĉi", do la esprimo ĉiulo povus signifi la ulo ĉi tie.

Reen al la supro