본문으로

Ĉiulo kiel seksneŭtrala vorteto

글쓴이: Vilinilo, 2009년 5월 1일

글: 20

언어: Esperanto

KoLonJaNo (프로필 보기) 2009년 5월 2일 오전 10:57:42

Saluton!

R2D2!:Sed kial ne eblas “gepatro”, kiel proponis KoLonJaNo?
La nova formo gepatro estas disk|putebla -- i.a. pro tio, ke GE-vortoj estas normale multe-nombraj.

P.S.: "ı" ne estas en la E-a alfabeto.

horsto (프로필 보기) 2009년 5월 2일 오후 5:16:17

Oŝo-Jabe:
Laŭ ReVo:
Patro: Virseksulo naskiginto de ido
Do patro neniam eblas esti neŭtra, ĉar patro ĉiam estas virseksulo.
Mi pensas ke oni povas fari laŭfundamentan kunmetodan vorton, kiu signifas 'unu ulo el la gepatroj', ekzemple 'elgepatrarulo'.
Aŭ pli mallonge: gepatrano - ano de la gepatroj

Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2009년 5월 4일 오후 9:58:29

Se oni ne volas montri sekson en pronomo, 'ĝi' povas esti uzita por infanoj sed Z ne uzis ĝin por plenkreskuloj. Por aliaj uloj, oni povas uzi 'tiu', 'oni', kaj 'si'.

Filu (프로필 보기) 2009년 5월 13일 오후 3:07:23

Oŝo-Jabe:Se oni ne volas montri sekson en pronomo, 'ĝi' povas esti uzita por infanoj sed Z ne uzis ĝin por plenkreskuloj. Por aliaj uloj, oni povas uzi 'tiu', 'oni', kaj 'si'.
'si' ne estas, neniam estu memstara pronomo.

Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2009년 5월 19일 오후 10:45:14

Filu:
Oŝo-Jabe:Se oni ne volas montri sekson en pronomo, 'ĝi' povas esti uzita por infanoj sed Z ne uzis ĝin por plenkreskuloj. Por aliaj uloj, oni povas uzi 'tiu', 'oni', kaj 'si'.
'si' ne estas, neniam estu memstara pronomo.
Vi pravas, sed 'si' ankoraŭ estas tre utila por ne montri sekson.

Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2009년 7월 29일 오전 8:10:19

horsto:
Oŝo-Jabe:
Laŭ ReVo:
Patro: Virseksulo naskiginto de ido
Do patro neniam eblas esti neŭtra, ĉar patro ĉiam estas virseksulo.
Mi pensas ke oni povas fari laŭfundamentan kunmetodan vorton, kiu signifas 'unu ulo el la gepatroj', ekzemple 'elgepatrarulo'.
Aŭ pli mallonge: gepatrano - ano de la gepatroj
Saĝe! Por seksneŭtrala pronomo ni povus uzi "geliano"-n. [/ŝerco]

jchthys (프로필 보기) 2009년 7월 29일 오후 3:31:11

Mi pensas, ke oni norme komprenos gi… Kaj se ne, diru tiu, kaj kiam vi skribas ion “oficialan”, ankaŭ uzu tiu.

Trold (프로필 보기) 2009년 7월 30일 오후 3:53:20

Mi tute ne estas eksperto de esperanto (neniam legis la fundamenton kaj lernis nur per legado kaj parolado), sed laŭ mia kompreno mi tuj bone komprenis la sencon de la vorto "ĉiulo" sen klarigo. Tute logike laŭ mia kompreno.

Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2009년 10월 21일 오전 1:53:41

Ĉi-ulo ja estas komprenebla.

"Mi vokas la knabon, kaj ĉi-ulo venas."

"Ĉi-ulo lavas sin."

"Ĉi-ulo sendas leteron al sia kuzo."

Trold (프로필 보기) 2009년 10월 26일 오후 6:22:44

Eble la vorto "ĉiulo" fakta estas iom ne-ekzakte, ĉar "ĉi" ankaŭ signifas proksimeco. Ekzemple en la esprimo "tie ĉi", do la esprimo ĉiulo povus signifi la ulo ĉi tie.

다시 위로