Žinutės: 7
Kalba: Esperanto
hulten (Rodyti profilį) 2009 m. birželis 7 d. 08:32:18
Ekzemple, tial/kial:
Racio aŭ motivo estas *respondo* kaj ne *demando*, do "racio" aŭ "motivo" estas "kialo". En vortlibro mi trovas "tialo" sur ejo mi antaŭvidas "kialo".
crescence (Rodyti profilį) 2009 m. birželis 7 d. 08:40:55
hulten:Ĉu volas iu, kial vortoj "kialo", "kiomo" kaj "kielo" ne estas "tialo", "tiomo" kaj "tielo"? Por mi tio estas pli logika, ĉar "ki??" estas demande kaj "ti??" estas responde.En la franca, oni diras, kiel en Esperanto :
Ekzemple, tial/kial:
Racio aŭ motivo estas *respondo* kaj ne *demando*, do "racio" aŭ "motivo" estas "kialo". En vortlibro mi trovas "tialo" sur ejo mi antaŭvidas "kialo".
kial ? = pourquoi ?
Mi ne scias la kialon = Je ne sais pas le pourquoi.
Sed, via argumentado ŝajnas al mi interesinda.
KoLonJaNo (Rodyti profilį) 2009 m. birželis 7 d. 08:54:27
hulten:Ĉu volas iu, kial vortoj "kialo", "kiomo" kaj "kielo" ne estas "tialo", "tiomo" kaj "tielo"? Por mi tio estas pli logika, ĉar "ki??" estas demande kaj "ti??" estas responde.Ĉu vi jam legis, kion PMEG diras pri "kialo" kaj "tialo"?
Ekzemple, tial/kial:
Racio aŭ motivo estas *respondo* kaj ne *demando*, do "racio" aŭ "motivo" estas "kialo". En vortlibro mi trovas "tialo" sur ejo mi antaŭvidas "kialo".
Kolonjano
hulten (Rodyti profilį) 2009 m. birželis 7 d. 09:43:18
KoLonJaNo:Ĉu vi jam legis, kion PMEG diras pri "kialo" kaj "tialo"?Mi legis ĵus. Ili scribas:
[...]iuj el ili uzas *tialo*. Sed kialo vere estas tute logika vorto. Oni povas simile formi ekz. kieo (la loko, kie io estas), kielo (la maniero, kiel oni ion faras) k.s.Mia opinio estas ke uzi "kialo" anstataŭe "tialo" estas konsekvence. Tamen ĝi estas ne logika, sed konvencio.
Tio dirata, estas kialoj kial oni uzas "kialo" kaj cetere. Unua, se crescence scribis, ĉi tiu konvencio estas fakte en franca lingvo. Dua, "kialo estas bazita sur la rilata signifo de kial" (de retpaĝo).
Ĝis, Marco
tommjames (Rodyti profilį) 2009 m. birželis 7 d. 10:10:08
hulten:Tamen ĝi estas ne logika, sed konvencio.Estas skribita en tiu paĝo la jena ekzemplo:
PMEG:kial mi agis tiel → la kialo de mia agado.Tio ŝajnas tre logika la mi.
Miland (Rodyti profilį) 2009 m. birželis 7 d. 17:18:35
hulten:Mia opinio estas ke uzi "kialo" anstataŭe "tialo" estas konsekvence. Tamen ĝi estas ne logika, sed konvencio.Se A kaŭzas B, B bezonas klarigon. Kial B okazis? Pro A. A okazis, kaj tial B okazis. Do se estas 'tialo', ĝi estas B. B logike sekvas la donitan klarigon A, sed A estas la klarigo por B. Tial A estas la kialo.
Eble tio helpos vin.
scorpjke (Rodyti profilį) 2013 m. sausis 24 d. 19:07:40
Miland:Mi tute samopinias kun vi. Mi ŝatas la kielon de via klarigadohulten:Mia opinio estas ke uzi "kialo" anstataŭe "tialo" estas konsekvence. Tamen ĝi estas ne logika, sed konvencio.Se A kaŭzas B, B bezonas klarigon. Kial B okazis? Pro A. A okazis, kaj tial B okazis. Do se estas 'tialo', ĝi estas B. B logike sekvas la donitan klarigon A, sed A estas la klarigo por B. Tial A estas la kialo.
Eble tio helpos vin.