前往目錄

Kial estas kialo kialo kaj ne tialo?

貼文者: hulten, 2009年6月7日

訊息: 7

語言: Esperanto

hulten (顯示個人資料) 2009年6月7日上午8:32:18

Ĉu volas iu, kial vortoj "kialo", "kiomo" kaj "kielo" ne estas "tialo", "tiomo" kaj "tielo"? Por mi tio estas pli logika, ĉar "ki??" estas demande kaj "ti??" estas responde.

Ekzemple, tial/kial:
Racio aŭ motivo estas *respondo* kaj ne *demando*, do "racio" aŭ "motivo" estas "kialo". En vortlibro mi trovas "tialo" sur ejo mi antaŭvidas "kialo".

crescence (顯示個人資料) 2009年6月7日上午8:40:55

hulten:Ĉu volas iu, kial vortoj "kialo", "kiomo" kaj "kielo" ne estas "tialo", "tiomo" kaj "tielo"? Por mi tio estas pli logika, ĉar "ki??" estas demande kaj "ti??" estas responde.

Ekzemple, tial/kial:
Racio aŭ motivo estas *respondo* kaj ne *demando*, do "racio" aŭ "motivo" estas "kialo". En vortlibro mi trovas "tialo" sur ejo mi antaŭvidas "kialo".
En la franca, oni diras, kiel en Esperanto :

kial ? = pourquoi ?
Mi ne scias la kialon = Je ne sais pas le pourquoi.

Sed, via argumentado ŝajnas al mi interesinda.

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2009年6月7日上午8:54:27

Saluton!

hulten:Ĉu volas iu, kial vortoj "kialo", "kiomo" kaj "kielo" ne estas "tialo", "tiomo" kaj "tielo"? Por mi tio estas pli logika, ĉar "ki??" estas demande kaj "ti??" estas responde.

Ekzemple, tial/kial:
Racio aŭ motivo estas *respondo* kaj ne *demando*, do "racio" aŭ "motivo" estas "kialo". En vortlibro mi trovas "tialo" sur ejo mi antaŭvidas "kialo".
Ĉu vi jam legis, kion PMEG diras pri "kialo" kaj "tialo"?

Kolonjano

hulten (顯示個人資料) 2009年6月7日上午9:43:18

Saluton,
KoLonJaNo:Ĉu vi jam legis, kion PMEG diras pri "kialo" kaj "tialo"?
Mi legis ĵus. Ili scribas:
[...]iuj el ili uzas *tialo*. Sed kialo vere estas tute logika vorto. Oni povas simile formi ekz. kieo (la loko, kie io estas), kielo (la maniero, kiel oni ion faras) k.s.
Mia opinio estas ke uzi "kialo" anstataŭe "tialo" estas konsekvence. Tamen ĝi estas ne logika, sed konvencio.

Tio dirata, estas kialoj kial oni uzas "kialo" kaj cetere. Unua, se crescence scribis, ĉi tiu konvencio estas fakte en franca lingvo. Dua, "kialo estas bazita sur la rilata signifo de kial" (de retpaĝo).

Ĝis, Marco

tommjames (顯示個人資料) 2009年6月7日上午10:10:08

hulten:Tamen ĝi estas ne logika, sed konvencio.
Estas skribita en tiu paĝo la jena ekzemplo:

PMEG:kial mi agis tiel → la kialo de mia agado.
Tio ŝajnas tre logika la mi.

Miland (顯示個人資料) 2009年6月7日下午5:18:35

hulten:Mia opinio estas ke uzi "kialo" anstataŭe "tialo" estas konsekvence. Tamen ĝi estas ne logika, sed konvencio.
Se A kaŭzas B, B bezonas klarigon. Kial B okazis? Pro A. A okazis, kaj tial B okazis. Do se estas 'tialo', ĝi estas B. B logike sekvas la donitan klarigon A, sed A estas la klarigo por B. Tial A estas la kialo.

Eble tio helpos vin.

scorpjke (顯示個人資料) 2013年1月24日下午7:07:40

Miland:
hulten:Mia opinio estas ke uzi "kialo" anstataŭe "tialo" estas konsekvence. Tamen ĝi estas ne logika, sed konvencio.
Se A kaŭzas B, B bezonas klarigon. Kial B okazis? Pro A. A okazis, kaj tial B okazis. Do se estas 'tialo', ĝi estas B. B logike sekvas la donitan klarigon A, sed A estas la klarigo por B. Tial A estas la kialo.

Eble tio helpos vin.
Mi tute samopinias kun vi. Mi ŝatas la kielon de via klarigado ridulo.gif

回到上端