Al la enhavo

Daŭrigu !

de crescence, 2009-julio-26

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-julio-26 15:37:59

Por trovi novon ciferon mi kalkulis la sumon de la antaŭaj, se tiu nombro estis pli granda ol 9 mi kalkulis sumon de tiu nova nombro ktp.

Do eblas ke la unua cifero estas nulo ĉar 0 + 1 ja estas 1, 1 + 1 = 2 .....

fizikisto (Montri la profilon) 2009-julio-26 15:41:33

Miland:Miaopinie temas pri la decimala ekzpancio de la frakcio 1126/1001. Ne gravas ĉu ni havas nulon je la komenco, ĉar 4 = 04, ekzemple.
Tiu frakcio estus tro komplika. Mi preferas regulon kiu konsistas el malpli ciferoj, vidu AlfRoland.

MV1 (Montri la profilon) 2009-julio-26 15:45:00

Mi ne certas ĉu mi pravas, tamen mi opinas ke tiu serio daŭras sammaniere: 011248751248751248751248751... ktp

MV1 (Montri la profilon) 2009-julio-26 15:50:33

AlfRoland:Por trovi novon ciferon mi kalkulis la sumon de la antaŭaj, se tiu nombro estis pli granda ol 9 mi kalkulis sumon de tiu nova nombro ktp.

Do eblas ke la unua cifero estas nulo ĉar 0 + 1 ja estas 1, 1 + 1 = 2 .....
Jes, mi faris same

fizikisto (Montri la profilon) 2009-julio-26 16:46:48

AlfRoland:Do eblas ke la unua cifero estas nulo ĉar 0 + 1 ja estas 1, 1 + 1 = 2 .....
Ĝuste, sed la nulo je komenco estas superflua. Kun nulo, la regulo validas ekde la tria cifero. Sen nulo, la regulo validas ekde la dua cifero.

Miland (Montri la profilon) 2009-julio-26 17:49:43

Kies opinion pri la principo konfirmas crescence?

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-26 18:17:35

Miland:Kies opinion pri la principo konfirmas crescence?
Oni devas devige komenci per du ciferoj. Se ne, la vico ne startas.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-julio-26 20:43:11

crescence:
Miland:Kies opinion pri la principo konfirmas crescence?
Oni devas devige komenci per du ciferoj. Se ne, la vico ne startas.
Kial? Mi ja povas sumigi solan nombron. Estas alie en kazo de Fibonaĉaj nombroj. Tie oni bezonas du ciferojn por komenci, ĉar ĉiam du nombroj sumiĝas.

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-27 04:45:19

fizikisto:
Kial? Mi ja povas sumigi solan nombron. Estas alie en kazo de Fibonaĉaj nombroj. Tie oni bezonas du ciferojn por komenci, ĉar ĉiam du nombroj sumiĝas.
Kiel vi sumigas solan nombron ? Sumigi estas kunigi, ĉu ne ? Sola, ĉu vi kuniĝas ?

fizikisto (Montri la profilon) 2009-julio-27 06:16:50

crescence:Kiel vi sumigas solan nombron ? Sumigi estas kunigi, ĉu ne ? Sola, ĉu vi kuniĝas ?
Eĉ malplena sumo sen nombro estas difinita. La resulto estas nulo. La sumo de unu sola nombro kompreneble estas la nombro mem. Sed, jes, estas afero de matematikistoj.

Reen al la supro