前往目錄

Daŭrigu !

貼文者: crescence, 2009年7月26日

訊息: 20

語言: Esperanto

AlfRoland (顯示個人資料) 2009年7月26日下午3:37:59

Por trovi novon ciferon mi kalkulis la sumon de la antaŭaj, se tiu nombro estis pli granda ol 9 mi kalkulis sumon de tiu nova nombro ktp.

Do eblas ke la unua cifero estas nulo ĉar 0 + 1 ja estas 1, 1 + 1 = 2 .....

fizikisto (顯示個人資料) 2009年7月26日下午3:41:33

Miland:Miaopinie temas pri la decimala ekzpancio de la frakcio 1126/1001. Ne gravas ĉu ni havas nulon je la komenco, ĉar 4 = 04, ekzemple.
Tiu frakcio estus tro komplika. Mi preferas regulon kiu konsistas el malpli ciferoj, vidu AlfRoland.

MV1 (顯示個人資料) 2009年7月26日下午3:45:00

Mi ne certas ĉu mi pravas, tamen mi opinas ke tiu serio daŭras sammaniere: 011248751248751248751248751... ktp

MV1 (顯示個人資料) 2009年7月26日下午3:50:33

AlfRoland:Por trovi novon ciferon mi kalkulis la sumon de la antaŭaj, se tiu nombro estis pli granda ol 9 mi kalkulis sumon de tiu nova nombro ktp.

Do eblas ke la unua cifero estas nulo ĉar 0 + 1 ja estas 1, 1 + 1 = 2 .....
Jes, mi faris same

fizikisto (顯示個人資料) 2009年7月26日下午4:46:48

AlfRoland:Do eblas ke la unua cifero estas nulo ĉar 0 + 1 ja estas 1, 1 + 1 = 2 .....
Ĝuste, sed la nulo je komenco estas superflua. Kun nulo, la regulo validas ekde la tria cifero. Sen nulo, la regulo validas ekde la dua cifero.

Miland (顯示個人資料) 2009年7月26日下午5:49:43

Kies opinion pri la principo konfirmas crescence?

crescence (顯示個人資料) 2009年7月26日下午6:17:35

Miland:Kies opinion pri la principo konfirmas crescence?
Oni devas devige komenci per du ciferoj. Se ne, la vico ne startas.

fizikisto (顯示個人資料) 2009年7月26日下午8:43:11

crescence:
Miland:Kies opinion pri la principo konfirmas crescence?
Oni devas devige komenci per du ciferoj. Se ne, la vico ne startas.
Kial? Mi ja povas sumigi solan nombron. Estas alie en kazo de Fibonaĉaj nombroj. Tie oni bezonas du ciferojn por komenci, ĉar ĉiam du nombroj sumiĝas.

crescence (顯示個人資料) 2009年7月27日上午4:45:19

fizikisto:
Kial? Mi ja povas sumigi solan nombron. Estas alie en kazo de Fibonaĉaj nombroj. Tie oni bezonas du ciferojn por komenci, ĉar ĉiam du nombroj sumiĝas.
Kiel vi sumigas solan nombron ? Sumigi estas kunigi, ĉu ne ? Sola, ĉu vi kuniĝas ?

fizikisto (顯示個人資料) 2009年7月27日上午6:16:50

crescence:Kiel vi sumigas solan nombron ? Sumigi estas kunigi, ĉu ne ? Sola, ĉu vi kuniĝas ?
Eĉ malplena sumo sen nombro estas difinita. La resulto estas nulo. La sumo de unu sola nombro kompreneble estas la nombro mem. Sed, jes, estas afero de matematikistoj.

回到上端