לתוכן העניינים

“ajn” kaj “ĉi”

של jchthys, 13 באוגוסט 2009

הודעות: 42

שפה: Esperanto

jchthys (הצגת פרופיל) 13 באוגוסט 2009, 16:49:27

Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).

Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?

Antaŭdankon pro la respondo!

Rogir (הצגת פרופיל) 13 באוגוסט 2009, 19:28:35

Jes, se la signifo estas nemiskomprenebla.

AlfRoland (הצגת פרופיל) 13 באוגוסט 2009, 20:14:27

jchthys:Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).

Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?

Antaŭdankon pro la respondo!
Mi pensas ke la signifo de "Iu estas bona..." kaj "Iu ajn estas bona..." ne tute samas.

"Iu ajn" esprimas ke vi hazarde povas selekti personon, ne gravas kiun vi selektas.

mastro Jano (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2009, 05:55:41

jchthys:Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).

Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?

Antaŭdankon pro la respondo!
Imagu! En mia gepatra lingvo estas uzataj vortoj ne nur tie- ott, ĉi tie - itt, tio - az, tio ĉi -ez, sed ankaŭ tia - olyan, ĉi tia - ilyen, tiel - u:gy, ĉi tiel - i:gy, tial - azért, ĉi tial - ezért, tiom - annyi, ĉi tiom - ennyi, tien - oda, ĉi tien - ide, ties - azé, annak a ..., ĉi ties - ezé, ennek a ... k.t.p. Ajn - ba:r, aka:r.
kaj ekzistas vortoj por esprimi alio tie, aliu tie - amaz, alio, aliu ĉi tie - emez,
simile: amolyan, emilyen, amazért, emezért, amu:gy, emi:gy, amannyi, emennyi, amazé, emezé. Do ni esprimas bone, ĉu proksima aŭ malproksima estas aĵo, afero.

tonymec (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2009, 06:47:13

jchthys:Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).

Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?

Antaŭdankon pro la respondo!
Nu, ĉar vi estas el Usono, mi respondos per anglalingvaj frazoj:

"Iu estas bona por mi" = "Someone is good for me".

"Iu ajn estas bona por me" = "Anyone is good for me".

Ĉu nun vi sentas la diferencon?

jchthys (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2009, 14:37:56

Ho, mi tute scias la malsamecon, sed mi scivolas, ĉu la “ajn” estas nepre necesa, kiam oni ne konfuzis alian. Kiel mi antaŭe diris, mi pensas, ke la vorton “ĉi” oni povas forlasi, kiam ne estas ŝanco por konfuzi.

AlfRoland (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2009, 17:18:23

jchthys:Ho, mi tute scias la malsamecon, sed mi scivolas, ĉu la “ajn” estas nepre necesa, kiam oni ne konfuzis alian. Kiel mi antaŭe diris, mi pensas, ke la vorton “ĉi” oni povas forlasi, kiam ne estas ŝanco por konfuzi.
Se vi volas esprimi proksimecon mi pensas ke "ĉi" necesas. "Ĉi tie" estas proksime al vi, sed "tie" estas aliloke, ĉu ne?

kfa (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2009, 17:33:25

Se vi nur celas mallongigon: ĉe la esprimo "tie/tiu/tio ĉi" oni ja pli ofte ellasas la "ti*". Vi povas plejfoje diri "ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono" sen kaŭzi miskomprenon. Simile, vi povus en la supra ekzemplo ellasi "iu" de "iu ajn": "ajna estas bona por mi" en la signifo de "anyone".

Rogir (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2009, 18:45:05

Ĉu ne tio estas kontraŭfundamenta? Laŭ mi nur permesas uzi ĉi senstrekete apud la tabelvortoj.

Ĉevalo (הצגת פרופיל) 15 באוגוסט 2009, 00:34:33

kfa:Vi povas plejfoje diri ...
La stranga vortkunmetaĵo. Mi uzus "plej ofte" aŭ "multfoje".

לראש הדף