ورود به محتوا

“ajn” kaj “ĉi”

از jchthys, 13 اوت 2009

پست‌ها: 38

زبان: Esperanto

jchthys (نمایش مشخصات) 13 اوت 2009،‏ 16:49:27

Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).

Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?

Antaŭdankon pro la respondo!

Rogir (نمایش مشخصات) 13 اوت 2009،‏ 19:28:35

Jes, se la signifo estas nemiskomprenebla.

AlfRoland (نمایش مشخصات) 13 اوت 2009،‏ 20:14:27

jchthys:Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).

Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?

Antaŭdankon pro la respondo!
Mi pensas ke la signifo de "Iu estas bona..." kaj "Iu ajn estas bona..." ne tute samas.

"Iu ajn" esprimas ke vi hazarde povas selekti personon, ne gravas kiun vi selektas.

tonymec (نمایش مشخصات) 14 اوت 2009،‏ 6:47:13

jchthys:Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).

Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?

Antaŭdankon pro la respondo!
Nu, ĉar vi estas el Usono, mi respondos per anglalingvaj frazoj:

"Iu estas bona por mi" = "Someone is good for me".

"Iu ajn estas bona por me" = "Anyone is good for me".

Ĉu nun vi sentas la diferencon?

jchthys (نمایش مشخصات) 14 اوت 2009،‏ 14:37:56

Ho, mi tute scias la malsamecon, sed mi scivolas, ĉu la “ajn” estas nepre necesa, kiam oni ne konfuzis alian. Kiel mi antaŭe diris, mi pensas, ke la vorton “ĉi” oni povas forlasi, kiam ne estas ŝanco por konfuzi.

AlfRoland (نمایش مشخصات) 14 اوت 2009،‏ 17:18:23

jchthys:Ho, mi tute scias la malsamecon, sed mi scivolas, ĉu la “ajn” estas nepre necesa, kiam oni ne konfuzis alian. Kiel mi antaŭe diris, mi pensas, ke la vorton “ĉi” oni povas forlasi, kiam ne estas ŝanco por konfuzi.
Se vi volas esprimi proksimecon mi pensas ke "ĉi" necesas. "Ĉi tie" estas proksime al vi, sed "tie" estas aliloke, ĉu ne?

kfa (نمایش مشخصات) 14 اوت 2009،‏ 17:33:25

Se vi nur celas mallongigon: ĉe la esprimo "tie/tiu/tio ĉi" oni ja pli ofte ellasas la "ti*". Vi povas plejfoje diri "ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono" sen kaŭzi miskomprenon. Simile, vi povus en la supra ekzemplo ellasi "iu" de "iu ajn": "ajna estas bona por mi" en la signifo de "anyone".

Rogir (نمایش مشخصات) 14 اوت 2009،‏ 18:45:05

Ĉu ne tio estas kontraŭfundamenta? Laŭ mi nur permesas uzi ĉi senstrekete apud la tabelvortoj.

TureLLo (نمایش مشخصات) 15 اوت 2009،‏ 1:21:05

Mi uzas "ajn" alimaniere.

Ekz. ... Mia krajono falis ie ajn en la ĝardeno!

nshepperd (نمایش مشخصات) 15 اوت 2009،‏ 1:28:14

Ĉevalo:
kfa:"ajna estas bona por mi"
Post "ajna" necesas aldoni substantivon.
Ĉu ne estas ofte ke ni forlasas la substantivon? "La angla", "la blua", ktp. La substantivo estas implicita. Por mi ŝajnas klare ke post "ajna" la substantivo ("aĵo" eble) estas implicita.

Plue, ne forgesu ke "korekte" ne egalas "ĝuste"! Mi neniam ĉesos tiun batalon! lango.gif

بازگشت به بالا