Mensagens: 42
Idioma: Esperanto
jchthys (Mostrar o perfil) 13 de agosto de 2009 16:49:27
Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?
Antaŭdankon pro la respondo!
Rogir (Mostrar o perfil) 13 de agosto de 2009 19:28:35
AlfRoland (Mostrar o perfil) 13 de agosto de 2009 20:14:27
jchthys:Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).Mi pensas ke la signifo de "Iu estas bona..." kaj "Iu ajn estas bona..." ne tute samas.
Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?
Antaŭdankon pro la respondo!
"Iu ajn" esprimas ke vi hazarde povas selekti personon, ne gravas kiun vi selektas.
mastro Jano (Mostrar o perfil) 14 de agosto de 2009 05:55:41
jchthys:Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).Imagu! En mia gepatra lingvo estas uzataj vortoj ne nur tie- ott, ĉi tie - itt, tio - az, tio ĉi -ez, sed ankaŭ tia - olyan, ĉi tia - ilyen, tiel - u:gy, ĉi tiel - i:gy, tial - azért, ĉi tial - ezért, tiom - annyi, ĉi tiom - ennyi, tien - oda, ĉi tien - ide, ties - azé, annak a ..., ĉi ties - ezé, ennek a ... k.t.p. Ajn - ba:r, aka:r.
Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?
Antaŭdankon pro la respondo!
kaj ekzistas vortoj por esprimi alio tie, aliu tie - amaz, alio, aliu ĉi tie - emez,
simile: amolyan, emilyen, amazért, emezért, amu:gy, emi:gy, amannyi, emennyi, amazé, emezé. Do ni esprimas bone, ĉu proksima aŭ malproksima estas aĵo, afero.
tonymec (Mostrar o perfil) 14 de agosto de 2009 06:47:13
jchthys:Mi pensas, ke oni povas forlasi la vorton ĉi, kiam oni ne komparas la for kaj la ĉi. Ekzemple, laŭ mi scio, oni povas diri, «Tio estas mia» (signifante la saman, kiel “Tio ĉi estas mia”).Nu, ĉar vi estas el Usono, mi respondos per anglalingvaj frazoj:
Mi demandas, ĉu oni tiel povas forlasi ankaŭ ajn: «Iu [ajn] estas bona por mi»?
Antaŭdankon pro la respondo!
"Iu estas bona por mi" = "Someone is good for me".
"Iu ajn estas bona por me" = "Anyone is good for me".
Ĉu nun vi sentas la diferencon?
jchthys (Mostrar o perfil) 14 de agosto de 2009 14:37:56
AlfRoland (Mostrar o perfil) 14 de agosto de 2009 17:18:23
jchthys:Ho, mi tute scias la malsamecon, sed mi scivolas, ĉu la “ajn” estas nepre necesa, kiam oni ne konfuzis alian. Kiel mi antaŭe diris, mi pensas, ke la vorton “ĉi” oni povas forlasi, kiam ne estas ŝanco por konfuzi.Se vi volas esprimi proksimecon mi pensas ke "ĉi" necesas. "Ĉi tie" estas proksime al vi, sed "tie" estas aliloke, ĉu ne?
kfa (Mostrar o perfil) 14 de agosto de 2009 17:33:25
Rogir (Mostrar o perfil) 14 de agosto de 2009 18:45:05
Ĉevalo (Mostrar o perfil) 15 de agosto de 2009 00:34:33
kfa:Vi povas plejfoje diri ...La stranga vortkunmetaĵo. Mi uzus "plej ofte" aŭ "multfoje".