メッセージ: 67
言語: Esperanto
Vilius (プロフィールを表示) 2009年9月13日 19:41:48
bollkalli (プロフィールを表示) 2009年10月24日 5:56:44
darkweasel (プロフィールを表示) 2009年10月24日 19:19:49
Iretka:Ne. Estas por mi tute strange, ke Free Software Foundation volas, ke ni uzu "GNU/Linu'x". Certe ili pravas, ke multaj partoj de la tuta sistemo estas el GNU, sed kiel ni nomu la sistemon, se ni aldonas ĉiujn kontribuintojn? Ĉu GNU/X11/Mozilla/Openoffice.org/KDE/Linu'x?Kiun version de Linukso uzas vi?Laŭ mia opinio oni ne devus nomigi la "GNU/Linuks"-an sistemon kvazaŭ "Linukso" ĉar Linukso nur estas unu mastrumsistema kerno kaj la plej granda parto de la sistemo estas el GNUa projekto.
Free Software Foundation mem kontraŭas la malnov-BSD-permesilan frazon, kiu devigas al distribuantoj en reklamoj por la programoj enskribi la kontribuintojn. Kial ili do volas, ke ni faru ĝuste tion pri ilia sistemo?
(Krome mi ĉiuokaze ne ŝatas esperantigojn de produktnomoj - kial oni ne nomas produktojn laŭ la nomoj oficialaj "Linu'x", "Windows" ktp, sed strangege kaj malklare "Linukso", "Vindozo" ktp.? Ĉu pro la x-sistema aĉaĵo "Linŭ"? Verŝajne nur tial...)
horsto (プロフィールを表示) 2009年10月24日 20:12:22
darkweasel:La literoj x kaj w ne ekzistas en Esperanto, do kiel skribi Linu'x aŭ Windows?
(Krome mi ĉiuokaze ne ŝatas esperantigojn de produktnomoj - kial oni ne nomas produktojn laŭ la nomoj oficialaj "Linu'x", "Windows" ktp, sed strangege kaj malklare "Linukso", "Vindozo" ktp.? Ĉu pro la x-sistema aĉaĵo "Linŭ"? Verŝajne nur tial...)
Aŭ ĉu vi proponas ke ni enkonduku vortojn en Esperanton kiuj havas literojn kiuj ne estas en la lingvoj, kiel ekz. [url=http://de.wikipedia.org/wiki/Café]Café[/url] en la germana lingvo.
darkweasel (プロフィールを表示) 2009年10月25日 14:21:08
Vidu ankaŭ Ne-Esperantigitaj nomoj en PMEG.
Ne, oni ne povas kompari tion al "Café", ĉar "Café" estas tute normala vorto, ne produktnomo.
ceigered (プロフィールを表示) 2009年10月25日 14:42:29
darkweasel:kial oni ne nomas produktojn laŭ la nomoj oficialaj "Linŭ", "Windows" ktp, sed strangege kaj malklare "Linukso", "Vindozo" ktp.? Ĉu pro la x-sistema aĉaĵo "Linŭ"?Jes - ĉar la x-sistema aĉigas la vorton "linŭx". Kaj 'vindozo' ĉar se oni uzas 'linukso' kun 'windows', ŝajnas malkonsekvence
Mi bedaŭras, mia esperanto eble estas malbona, ĉar mi ne dece ekzercas ĝin longe.
Rodrigoo (プロフィールを表示) 2009年10月26日 3:51:19
Nun, mankas ektraduki ĝin al Esperanto.
Sammondane,
Ĥod
horsto (プロフィールを表示) 2009年10月26日 15:55:05
darkweasel:Mi ne proponas novajn literojn, sed "Linu'x" kaj "Windows" ja ne estas Esperantaj vortoj! Ili estas propraj produktnomoj, do kreitaj vortoj. Estus tute strange malpermesi uzadon ekzemple de familiaj nomoj, kiuj havas ne-Esperantan literon (mia familia nomo finiĝas per Y, ĉu tio malebligas al mi meti ĝin en Esperantan tekston?). Same strangas tio ĉe produktnomoj.Ĉu do, laŭ vi, ni ne ŝanĝu la anglajn nomojn, sed kion vi pensas pri tia 世界語 nomo? Se Vindozo estus ĉina sistemo, ĉu do ni uzu tian ĉinan nomon?
Vidu ankaŭ Ne-Esperantigitaj nomoj en PMEG.
Ne, oni ne povas kompari tion al "Café", ĉar "Café" estas tute normala vorto, ne produktnomo.
Rogir (プロフィールを表示) 2009年10月26日 15:55:56
ceigered (プロフィールを表示) 2009年10月27日 7:26:55