Kwa maudhui

Kiun version de Linŭ uzas vi?

ya ceigered, 23 Agosti 2009

Ujumbe: 67

Lugha: Esperanto

Vilius (Wasifu wa mtumiaji) 13 Septemba 2009 7:41:48 alasiri

Mi uzas Ubuntu 9.04 en ambaŭ de miaj komputiloj. Kaj Ubuntu 8.10 en servilo. Tre bona mastrumsistemo.

bollkalli (Wasifu wa mtumiaji) 24 Oktoba 2009 5:56:44 asubuhi

Mi havas Debian Lenny.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 24 Oktoba 2009 7:19:49 alasiri

Iretka:
Kiun version de Linukso uzas vi?
Laŭ mia opinio oni ne devus nomigi la "GNU/Linuks"-an sistemon kvazaŭ "Linukso" ĉar Linukso nur estas unu mastrumsistema kerno kaj la plej granda parto de la sistemo estas el GNUa projekto.
Ne. Estas por mi tute strange, ke Free Software Foundation volas, ke ni uzu "GNU/Linu'x". Certe ili pravas, ke multaj partoj de la tuta sistemo estas el GNU, sed kiel ni nomu la sistemon, se ni aldonas ĉiujn kontribuintojn? Ĉu GNU/X11/Mozilla/Openoffice.org/KDE/Linu'x?

Free Software Foundation mem kontraŭas la malnov-BSD-permesilan frazon, kiu devigas al distribuantoj en reklamoj por la programoj enskribi la kontribuintojn. Kial ili do volas, ke ni faru ĝuste tion pri ilia sistemo?

(Krome mi ĉiuokaze ne ŝatas esperantigojn de produktnomoj - kial oni ne nomas produktojn laŭ la nomoj oficialaj "Linu'x", "Windows" ktp, sed strangege kaj malklare "Linukso", "Vindozo" ktp.? Ĉu pro la x-sistema aĉaĵo "Linŭ"? Verŝajne nur tial...)

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 24 Oktoba 2009 8:12:22 alasiri

darkweasel:
(Krome mi ĉiuokaze ne ŝatas esperantigojn de produktnomoj - kial oni ne nomas produktojn laŭ la nomoj oficialaj "Linu'x", "Windows" ktp, sed strangege kaj malklare "Linukso", "Vindozo" ktp.? Ĉu pro la x-sistema aĉaĵo "Linŭ"? Verŝajne nur tial...)
La literoj x kaj w ne ekzistas en Esperanto, do kiel skribi Linu'x aŭ Windows?
Aŭ ĉu vi proponas ke ni enkonduku vortojn en Esperanton kiuj havas literojn kiuj ne estas en la lingvoj, kiel ekz. [url=http://de.wikipedia.org/wiki/Café]Café[/url] en la germana lingvo.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2009 2:21:08 alasiri

Mi ne proponas novajn literojn, sed "Linu'x" kaj "Windows" ja ne estas Esperantaj vortoj! Ili estas propraj produktnomoj, do kreitaj vortoj. Estus tute strange malpermesi uzadon ekzemple de familiaj nomoj, kiuj havas ne-Esperantan literon (mia familia nomo finiĝas per Y, ĉu tio malebligas al mi meti ĝin en Esperantan tekston?). Same strangas tio ĉe produktnomoj.

Vidu ankaŭ Ne-Esperantigitaj nomoj en PMEG.

Ne, oni ne povas kompari tion al "Café", ĉar "Café" estas tute normala vorto, ne produktnomo.

ceigered (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2009 2:42:29 alasiri

darkweasel:kial oni ne nomas produktojn laŭ la nomoj oficialaj "Linŭ", "Windows" ktp, sed strangege kaj malklare "Linukso", "Vindozo" ktp.? Ĉu pro la x-sistema aĉaĵo "Linŭ"?
Jes - ĉar la x-sistema aĉigas la vorton "linŭx". Kaj 'vindozo' ĉar se oni uzas 'linukso' kun 'windows', ŝajnas malkonsekvence lango.gif

Mi bedaŭras, mia esperanto eble estas malbona, ĉar mi ne dece ekzercas ĝin longe.

Rodrigoo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2009 3:51:19 asubuhi

Mi tute rezignis pri *ubuntu. Nun, mi nur uzas Sabayon... verŝajne, nun mi finfine trovis la distribuaĵon kiu plej taŭgas al mi. Mi ekamis ĝin. rido.gif

Nun, mankas ektraduki ĝin al Esperanto. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2009 3:55:05 alasiri

darkweasel:Mi ne proponas novajn literojn, sed "Linu'x" kaj "Windows" ja ne estas Esperantaj vortoj! Ili estas propraj produktnomoj, do kreitaj vortoj. Estus tute strange malpermesi uzadon ekzemple de familiaj nomoj, kiuj havas ne-Esperantan literon (mia familia nomo finiĝas per Y, ĉu tio malebligas al mi meti ĝin en Esperantan tekston?). Same strangas tio ĉe produktnomoj.
Vidu ankaŭ Ne-Esperantigitaj nomoj en PMEG.
Ne, oni ne povas kompari tion al "Café", ĉar "Café" estas tute normala vorto, ne produktnomo.
Ĉu do, laŭ vi, ni ne ŝanĝu la anglajn nomojn, sed kion vi pensas pri tia 世界語 nomo? Se Vindozo estus ĉina sistemo, ĉu do ni uzu tian ĉinan nomon?

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2009 3:55:56 alasiri

Ni tradukas produkt- kaj markonomojn ĉar alie ne estas klara la elparolo kaj kiam ili enhavas ne-esperantajn literojn. Ĉu ni ankaŭ skribu ĉiujn ĉinajn markonomojn laŭ ĉinaj signoj?

ceigered (Wasifu wa mtumiaji) 27 Oktoba 2009 7:26:55 asubuhi

Tiu ĉi diskuto memorigas min de la Rusa animacia serio "Smeshariki/Smeŝariki', ĉar en tiu programo la Windows/Vindoza operaciumsistemo estas nomata 'Okno/Okna' (mi ne memoras la ĝustan nomon) - 'Okno' en la Rusa lingvo estas 'fenestro'.

Kurudi juu