Al la enhavo

Bonvolu helpas min korekti mia gramatiko

de Lajlo, 2009-oktobro-02

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Lajlo (Montri la profilon) 2009-oktobro-02 19:34:17

“Vi estas pimpa pantalono!”
Ĉi tiuj vortoj hantis min por mia tota vivo.
Mi ne skias kio alportis tio al min.
Sed ili bezonis min.
Sed sen min, ili neniaĵojn estis.
Mi estis esenca, sed ne amiĝis.
Tamen, mi travivis.
Mi vidigis ilin kio mi povis fari.
Nur ĉar la sovaĝa ĉevalo kuras sen averto,
Mi regis en spito de ilin mokado.
Nun mi estas libera.
Kaj nun novaj vortoj sekvas min.
“Vi estas la reĝo!”

Dankon!

fizikisto (Montri la profilon) 2009-oktobro-02 21:34:48

"Bonvolu helpi min (por) korekti mian gramatikon"

Saluton, mi provas korektadon:

“Vi estas pimpa pantalono!”
Ĉi tiuj vortoj hantis min dum mia tuta vivo.
Mi ne scias kio alportis tion al mi.
Sed ili bezonis min.
Sed sen mi, ili neniaĵoj estis.
Mi estis esenca, sed ne amikiĝis (?).
Tamen, mi travivis.
Mi vidigis ilin kion mi povis fari.
Nur ĉar la sovaĝa ĉevalo kuris sen averto,

Mi regis en spito (?) de ilia mokado.

Eventuale: Mi regis malgraŭ ilia mokado.

Nun mi estas libera.
Kaj nun novaj vortoj sekvas min.
“Vi estas la reĝo!”

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-oktobro-02 21:51:59

Bonvolu helpi ke mi korektas mian gramtikon

Lajlo:“Vi estas lernemul(aĉ)o!”
Ĉi tiuj vortoj hantis min dum mia tuta vivo.
Mi ne scias kio alportis tion al mi.
Sed ili bezonis min.
Tamen sen mi, ili neniaĵoj estis.
Mi estis esenca, sed ne amiita.
Tamen, mi travivis.
Mi vidigis al ili kion mi povis fari.
Ĝuste kiel la sovaĝa ĉevalo ekkuras sen averto,
Mi regis malgraŭ ilia mokado.
Nun mi estas libera.
Kaj nun novaj vortoj sekvas min.
“Vi estas la reĝo!”

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-03 07:12:25

Oŝo-Jabe:Bonvolu helpi ke mi korektas mian gramtikon
Saluton,

Kiu estas la signifo de la vorto "ke" en via frazo ?

Crescence

horsto (Montri la profilon) 2009-oktobro-03 10:52:52

crescence:
Oŝo-Jabe:Bonvolu helpi ke mi korektas mian gramtikon
Saluton,
Kiu estas la signifo de la vorto "ke" en via frazo ?
Crescence
Pli bone eble estus:
Bonvolu helpi por ke mi korektu mian gramatikon.

Bonvolu helpi (al mi) korekti mian gramatikon.
.
Sed kio signifas "pimpa pantalono"?
Ĉu vere lernemulo?
Mi supozis ke tio povus signifi dando.

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-03 11:50:37

horsto:
Pli bone eble estus:
Bonvolu helpi por ke mi korektu mian gramatikon.
Ĉu la sola vorto "ke" eblas sufiĉa, aŭ oni ĉiam devas antaŭigi ĝin de la vorto "por", en ĉi tiu frazo ?

Ĉu en mia frazo, la vorto "de" estas korekte uzata ?

Antaŭdankon !

Crescence

horsto (Montri la profilon) 2009-oktobro-03 12:49:22

crescence:
Ĉu la sola vorto "ke" eblas sufiĉa, aŭ oni ĉiam devas antaŭigi ĝin de la vorto "por", en ĉi tiu frazo ?
Mi pensas ke la frazo "Bonvolu helpi ke mi korektas mian gramatikon" estas ne malĝusta, sed ankaŭ ne bonstila.
crescence:
Ĉu en mia frazo, la vorto "de" estas korekte uzata ?
Antaŭdankon !
Crescence
"per" pli bone taŭgas ĉi tie.

Sed mi skribus la frazon jene:
Ĉu la sola vorto "ke" sufiĉas, aŭ ĉu oni ĉiam devas meti la vorton "por" antaŭ "ke" en tiaj frazoj ?

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-03 14:34:30

Dankon, Horsto, pro viaj respondoj.

Crescence

russ (Montri la profilon) 2009-oktobro-04 12:38:50

Oŝo-Jabe:Bonvolu helpi ke mi korektas mian gramtikon
Tio ne taŭgas. Simple "Bonvolu helpi min korekti mian gramatikon" (aŭ "Bonvolu helpi al mi korekti mian gramatikon") estas kutima maniero diri tian frazon. ("helpi" + infinitivo.)

Se vi volas uzi "ke" kun celo, vi bezonas u-verbon: "Bonvolu helpi, ke mi korektu..." Sed en la kazo de helpo, tia formo ŝajnas stranga kaj nekutima, laŭ mi.

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/subfrazoj/ke/ve...
Tiu paĝo havas ekzemplojn:
Lia helpo ebligas, ke ni partoprenu la kongreson.
Helpu al mi, ke oni min ne pendigu!
Nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni.

Reen al la supro