Till sidans innehåll

Kiel oni diras...

av gyrus, 3 oktober 2009

Meddelanden: 6

Språk: Esperanto

gyrus (Visa profilen) 3 oktober 2009 21:24:54

Bonvolu, kiel oni diras "Don't fuck with me" aŭ "Don't mess with me" Esperante?

Matthieu (Visa profilen) 3 oktober 2009 21:30:24

Mi dirus: “Ne incit(aĉ)u min.”

horsto (Visa profilen) 3 oktober 2009 23:50:41

gyrus:Bonvolu, kiel oni diras "Don't fuck with me" aŭ "Don't mess with me" Esperante?
Kion vi volas esprimi. Mi certas ke vi mem kapablas esprimi tion Esperante sen uzi tiajn feklingvaĵojn. Vidu kion bona germana-angla vortaro proponas, mi eĉ ne trovis "mess with".
Eble vi ekhavos ideon pri la malfacilaĵoj de alilingvanoj kompreni kaj lerni la anglan.

Sxak (Visa profilen) 4 oktober 2009 00:36:43

gyrus:Bonvolu, kiel oni diras "Don't fuck with me" aŭ "Don't mess with me" Esperante?
forfikiĝu?

darkweasel (Visa profilen) 4 oktober 2009 08:57:29

"Forfikiĝu" signifas ion alian, ĉu ne? Ĝi ja tre insulte signifas, ke la alparolato iru for (kaj ne revenu), dum "don't fuck/mess with me" signifas pli-malpli, ke la alparolato lasu onin trankvila kaj ne provoku onin. Sed mi ne estas tre sperta pri angla filingvaĵo.

diogotux (Visa profilen) 17 oktober 2009 19:25:09

gyrus:Bonvolu, kiel oni diras "Don't fuck with me" aŭ "Don't mess with me" Esperante?
Don't fuck with me ~= Ne fiktrompu min
Don't mess with me ~= Ne malaranĝu min

gyrus, ne esperu trovi ekzaktan manieron diri kion vi kutimas angle. Ekz. mi kutime kiam malpacienca diras "Vai te à merda!", kio significas ĝuste "Iru al feko", ĉi lasta estas simple ridinde.

En Esperanto konvenus sekvantaj: fifikiĝu, fekiĝu, ne malordigu, tenu la buŝaĉon ktp.

Tillbaka till toppen