לתוכן העניינים

Kiu estas la mala de la akuzativo de al-mocio?

של Roberto12, 17 בנובמבר 2009

הודעות: 6

שפה: Esperanto

Roberto12 (הצגת פרופיל) 17 בנובמבר 2009, 10:04:43

Jen ĉi tiuj ekzemploj:

1. En la ĉambron.
2. El la ĉambro.

Ĉi tiuj estas malaj.

Sed nun jen ĉi tiu:

3. Sur la tablon.

Kiu estas la mala de ĉi tiu? Ĉu ĝi estas:

4. Malsur la tablon.

?

tommjames (הצגת פרופיל) 17 בנובמבר 2009, 10:10:27

Roberto12:Jen ĉi tiuj ekzemploj:

1. En la ĉambron.
2. El la ĉambro.

Ĉi tiuj estas malaj.

Sed nun jen ĉi tiu:

3. Sur la tablon.

Kiu estas la mala de ĉi tiu? Ĉu ĝi estas:

4. Malsur la tablon.

?
De sur la tablo.

sergejm (הצגת פרופיל) 17 בנובמבר 2009, 10:10:46

Roberto12:3. Sur la tablon.

Kiu estas la mala de ĉi tiu? Ĉu ĝi estas:

4. Malsur la tablon.

?
4a. De la tablo
Sed pro tio ke 'de' havas multajn signifojn, oni povas ankaŭ diri:
4b. De sur la tablo

fizikisto (הצגת פרופיל) 17 בנובמבר 2009, 12:30:42

4c.) Sub la tablon. okulumo.gif

Roberto12 (הצגת פרופיל) 17 בנובמבר 2009, 13:09:31

Dankon, uloj.

Mi opinias ke "de sur la tablo" estas la ĝusta respondo. Kiam oni pensas ke "sur la tablon" estas la sama ol "al sur la tablo", ĉi tio estas evidenta.

Do, la respondo al mia "tredo" estas: De!

Oŝo-Jabe (הצגת פרופיל) 17 בנובמבר 2009, 18:11:35

Pardonu la afiŝon.

לראש הדף