본문으로

Ĉu vi pensadas en esperanto?

글쓴이: Eddycgn, 2009년 11월 27일

글: 60

언어: Esperanto

Eddycgn (프로필 보기) 2009년 11월 27일 오후 12:30:25

Ĉu vi pensadas nur en via naskiĝolingvo aŭ ankaŭ esperante?
Kiel ofte?

Rogir (프로필 보기) 2009년 11월 27일 오후 4:00:04

Mi pensas en la nederlanda, mia denasklingvo, en la angla, mia edukadlingvo, en esperanto, kaj foje kelkajn vortojn en aliaj lingvoj. Kaj fojfoje mi pensas en la matematika.

nikko (프로필 보기) 2009년 11월 27일 오후 4:07:58

Jes, tre ofte mi aŭtomatike komencas pensi en Esperanto, mi ne scias kial.

Sxak (프로필 보기) 2009년 11월 28일 오전 9:45:48

Mi pensas en tute alia kodo, kiun ne eblas nomi lingvo (ĝi enhavas bildojn kaj multon alian kion mi ne povas eĉ priskribi por mi mem). Sed se mi pense prononcas vortojn, do mi povas tion fari ankaŭ Esperante. Kaj tio ofte okazas kiam mi estas inter esperantistoj reale aŭ rete.

Matthieu (프로필 보기) 2009년 11월 28일 오전 10:09:45

Mi plej ofte pensas france, sed ankaŭ povas pensi Esperante, ĉefe kiam mi parolas, legas aŭ skribas en tiu lingvo (kiel ĝuste nun).

darkweasel (프로필 보기) 2009년 11월 28일 오후 1:45:04

Ankaŭ mi kelkfoje pensas en Esperanto, simple ĉar estas tre facile pensi en facila kaj fleksebla lingvo. Sed plej ofte mi ankoraŭ pensas germane.

dobri (프로필 보기) 2009년 11월 28일 오후 4:45:02

Mi vidas, ke ni ĉiuj fakte kondutas same. Plej ofte ni pensas en gepatra lingvo, tamen dum legado de ĉi forumo ankaŭ mi aŭtomate pensas esperantlingve. Ankaŭ okazis al mi, ke mi eĉ sonĝis esperantlingve!

Eddycgn (프로필 보기) 2009년 11월 28일 오후 8:46:05

dobri:Mi vidas, ke ni ĉiuj fakte kondutas same. Plej ofte ni pensas en gepatra lingvo, tamen dum legado de ĉi forumo ankaŭ mi aŭtomate pensas esperantlingve. Ankaŭ okazis al mi, ke mi eĉ sonĝis esperantlingve!
... kaj vi sonĝas esti en Esperantolando, granda insulo en la oceano, kie ĉiuj estas feliĉaj, ĉu ne? rido.gif

Rogir (프로필 보기) 2009년 11월 29일 오전 12:35:17

Ne, laǔ mi esperantolando ne estas insulo en marego, sed estu ĉie kie homoj de malsamaj nacioj volas renkonti, kunlabori aǔ kuniĝi.

dobri (프로필 보기) 2009년 11월 29일 오전 6:37:41

Mi povas nur konsenti kun Rogir. Mi ne kredas kiel Zamenhof, ke Esperanto solvos ĉiujn problemojn inter la nacioj. Sufiĉas por mi, ke mi povas renkontadi bonvolajn homojn kaj babiladi kun ili. Parolado kun eksterlandano per la angla ne tiom feliĉigas min, kiel Esperanto-parolado. Ĉu vi scias, kial?

다시 위로