Sadržaj

-o

od jan aleksan, 2. prosinca 2009.

Poruke: 5

Jezik: Esperanto

jan aleksan (Prikaz profila) 2. prosinca 2009. 19:58:31

Saluton,

Mi volas paroli pri granda malfacilaĵo de esperanto...: la sufikso -o ridulo.gif

Serioze, ĉu ne laŭ vi estas kelkaj nomoj kies signifo estas iomete malklara? Prenu simplaj radikoj kun -o, ekz esto, havo, lerno, forgeso, lavo, ktp. Ili estas fakte pli kutime uzita kun -ad-, -ec- aŭ -aĵ-.

Aŭ eble pro mia mensa neklareco neniam komencintiĝis... :/

astroly (Prikaz profila) 2. prosinca 2009. 21:30:46

jes, mi kredas ke tio estas iom malfacila.

Mi serĉis en La Reta vortaro kaj trovis :
hav(aĵ)o : tio kion oni posedas
forgeso : (neniu trafo)
---lerno : (neniu trafo)
----esto : (neniu trafo)
----lavo : (neniu trafo).

tommjames (Prikaz profila) 2. prosinca 2009. 21:48:46

jan aleksan:Serioze, ĉu ne laŭ vi estas kelkaj nomoj kies signifo estas iomete malklara?
Eble ĉi tiu paĝo de PMEG helpos vin kompreni.

okratz (Prikaz profila) 3. prosinca 2009. 10:05:30

Ne, nun mi ne plu komprenas okulumo.gif
Mi komprenis nun ke "belo" signifas kaj "belaĵo" kaj "beleco". Ĉu mi pravas?

tommjames (Prikaz profila) 3. prosinca 2009. 10:17:32

okratz:Ne, nun mi ne plu komprenas okulumo.gif
Mi komprenis nun ke "belo" signifas kaj "belaĵo" kaj "beleco". Ĉu mi pravas?
Bel' estas eco, do substantivo estas plej ofte nur la nomo de tiu eco, sed ĝi povas esti ankaŭ bela afero aŭ bela kvalito. PMEG havas la ekzemplon:

PMEG:belo = abstrakta ideo pri belo, bela afero aŭ belo kiel kvalito de io → beleco = belo kiel kvalito de iu aŭ io
Se vi volas esti pli klara pri tio, ĉu la afero estas eco de io/iu, aŭ aĵo kiu havas tiun econ, vi uzus la sufiksojn ec kaj laŭbezone. Eksplikas tion PMEG en la paĝoj klariga ec kaj klariga aĵ.

Natrag na vrh