-o
од jan aleksan, 02. децембар 2009.
Поруке: 5
Језик: Esperanto
jan aleksan (Погледати профил) 02. децембар 2009. 19.58.31
Mi volas paroli pri granda malfacilaĵo de esperanto...: la sufikso -o
Serioze, ĉu ne laŭ vi estas kelkaj nomoj kies signifo estas iomete malklara? Prenu simplaj radikoj kun -o, ekz esto, havo, lerno, forgeso, lavo, ktp. Ili estas fakte pli kutime uzita kun -ad-, -ec- aŭ -aĵ-.
Aŭ eble pro mia mensa neklareco neniam komencintiĝis... :/
astroly (Погледати профил) 02. децембар 2009. 21.30.46
Mi serĉis en La Reta vortaro kaj trovis :
hav(aĵ)o : tio kion oni posedas
forgeso : (neniu trafo)
---lerno : (neniu trafo)
----esto : (neniu trafo)
----lavo : (neniu trafo).
tommjames (Погледати профил) 02. децембар 2009. 21.48.46
jan aleksan:Serioze, ĉu ne laŭ vi estas kelkaj nomoj kies signifo estas iomete malklara?Eble ĉi tiu paĝo de PMEG helpos vin kompreni.
okratz (Погледати профил) 03. децембар 2009. 10.05.30
Mi komprenis nun ke "belo" signifas kaj "belaĵo" kaj "beleco". Ĉu mi pravas?
tommjames (Погледати профил) 03. децембар 2009. 10.17.32
okratz:Ne, nun mi ne plu komprenasBel' estas eco, do substantivo estas plej ofte nur la nomo de tiu eco, sed ĝi povas esti ankaŭ bela afero aŭ bela kvalito. PMEG havas la ekzemplon:
Mi komprenis nun ke "belo" signifas kaj "belaĵo" kaj "beleco". Ĉu mi pravas?
PMEG:belo = abstrakta ideo pri belo, bela afero aŭ belo kiel kvalito de io → beleco = belo kiel kvalito de iu aŭ ioSe vi volas esti pli klara pri tio, ĉu la afero estas eco de io/iu, aŭ aĵo kiu havas tiun econ, vi uzus la sufiksojn ec kaj aĵ laŭbezone. Eksplikas tion PMEG en la paĝoj klariga ec kaj klariga aĵ.