Al la enhavo

Croissant: kia traduko plaĉas al vi?

de Miland, 2009-decembro-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-03 13:41:31

La franca panaĵo la croissant (jen retpaĝoj kun bildoj respektive en la angla kaj la franca) havas la formon de la neplena luno, kiel la islama simbolo. Kelkaj eblecoj por traduki ĝin estas panluno, panarko, pankorno aŭ la samaj radikoj kunmetitaj kun pan' kiel la ĉefa radiko. Eble vi havas alian ideon. Kiel vi tradukus "croissant" al Esperanto?

PS. Ĵus venis en mia kapo ke ĉi tiu fadeno eble pli apartenas al la grupo "demandoj", pri nia lingvo. Mi esperas ke tio ne ĝenos iun ajn.

Hispanio (Montri la profilon) 2009-decembro-03 14:00:01

Mi dirus "kornopano".

Ekzistas alia vorto ĉe hispana-Esperanta vortaro, kiu estas "korno-bulko", sed ŝajnas pli malfacile lerni.

Do, "kornopano" plaĉas al mi.

Novico Dektri (Montri la profilon) 2009-decembro-03 16:15:25

Krescenta bulko?

Gerusa (Montri la profilon) 2009-decembro-03 16:47:43

Mi dirus panlunon. Sed mi komprenus viajn aliajn vortojn.
ridulo.gif

crescence (Montri la profilon) 2009-decembro-03 17:30:13

korna bulko aŭ lunarka bulko

Crescence

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-decembro-03 17:50:28

Saluton!

1-e Bulko ŝajnas al mi pli konvena ol pano.

2-e Ĉar la luno aperas diversforme en la ĉielo, necesus precizigi, ke ne temas pri plenlunanovluna (evidente nevidebla rideto.gif), sed ja duonluna manĝaĵo.

3-e Duonluno povas esti kreskanta aŭ malkreskanta -- kaj oni povas simple turni la bakaĵon laŭbezone okulumo.gif --, sed ĉiukaze ĝia rando estas arko.

(Cetere: La duonluno videbla sur flagoj de islamaj landoj estas malkreskanta, tamen en la franca oni uzas croissant = kreskanta por ambaŭ specoj sendistinge.)

4-e Arko estas preferinda al korno, ĉar korneco ne nepre implicas kurbecon. (Ni ne ofendu la nevideblan rozkoloran unukornulon! okulumo.gif)

5-e Laŭ mi la kunmetitaĵo precizigas la formon de la manĝaĵo, do bulk aperu kiel ĉefa vorto en la fino (kp. Regulo 11 de la Fundamenta Gramatiko.

Resume mi favorus

arkoforma bulko

aŭ koncize

arkobulko

al la alternativoj lunbulko kaj kornbulko, kvankam iuj certe riproĉos min pro troa matematikemo. rideto.gif

(La inversa bulk[o]arko pensigus min pri arko farita el bulkoj.)

Kolonjano

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-03 19:31:35

Laŭ mi (mi manĝas ĉiutage croissants) ĝi ne esta pano, absolute. Ĝi estas farita per tre diferenta metodo ol pano. La pasto devus havi 27 stratumojn.
Mi opcias por korneto, se ĝi estas farita en la kornoformo, aŭ brioĉo se ĝi havas alian formon.

dobri (Montri la profilon) 2009-decembro-03 21:35:52

Kial ne korna bulko laŭ PIV?

gyrus (Montri la profilon) 2009-decembro-03 22:27:36

Ĉe japanio estas melonpano, kiu ne temas tre pri melonoj, do mi ŝatas lunpanon ridulo.gif.

astroly (Montri la profilon) 2009-decembro-05 03:22:42

Eble "ĉielpano" ĉar ĝi estas tre bongusta kaj la luno aperas per diversaj formoj en la ĉielo.

Reen al la supro