본문으로

Croissant: kia traduko plaĉas al vi?

글쓴이: Miland, 2009년 12월 3일

글: 14

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2009년 12월 3일 오후 1:41:31

La franca panaĵo la croissant (jen retpaĝoj kun bildoj respektive en la angla kaj la franca) havas la formon de la neplena luno, kiel la islama simbolo. Kelkaj eblecoj por traduki ĝin estas panluno, panarko, pankorno aŭ la samaj radikoj kunmetitaj kun pan' kiel la ĉefa radiko. Eble vi havas alian ideon. Kiel vi tradukus "croissant" al Esperanto?

PS. Ĵus venis en mia kapo ke ĉi tiu fadeno eble pli apartenas al la grupo "demandoj", pri nia lingvo. Mi esperas ke tio ne ĝenos iun ajn.

Hispanio (프로필 보기) 2009년 12월 3일 오후 2:00:01

Mi dirus "kornopano".

Ekzistas alia vorto ĉe hispana-Esperanta vortaro, kiu estas "korno-bulko", sed ŝajnas pli malfacile lerni.

Do, "kornopano" plaĉas al mi.

Novico Dektri (프로필 보기) 2009년 12월 3일 오후 4:15:25

Krescenta bulko?

Gerusa (프로필 보기) 2009년 12월 3일 오후 4:47:43

Mi dirus panlunon. Sed mi komprenus viajn aliajn vortojn.
ridulo.gif

crescence (프로필 보기) 2009년 12월 3일 오후 5:30:13

korna bulko aŭ lunarka bulko

Crescence

KoLonJaNo (프로필 보기) 2009년 12월 3일 오후 5:50:28

Saluton!

1-e Bulko ŝajnas al mi pli konvena ol pano.

2-e Ĉar la luno aperas diversforme en la ĉielo, necesus precizigi, ke ne temas pri plenlunanovluna (evidente nevidebla rideto.gif), sed ja duonluna manĝaĵo.

3-e Duonluno povas esti kreskanta aŭ malkreskanta -- kaj oni povas simple turni la bakaĵon laŭbezone okulumo.gif --, sed ĉiukaze ĝia rando estas arko.

(Cetere: La duonluno videbla sur flagoj de islamaj landoj estas malkreskanta, tamen en la franca oni uzas croissant = kreskanta por ambaŭ specoj sendistinge.)

4-e Arko estas preferinda al korno, ĉar korneco ne nepre implicas kurbecon. (Ni ne ofendu la nevideblan rozkoloran unukornulon! okulumo.gif)

5-e Laŭ mi la kunmetitaĵo precizigas la formon de la manĝaĵo, do bulk aperu kiel ĉefa vorto en la fino (kp. Regulo 11 de la Fundamenta Gramatiko.

Resume mi favorus

arkoforma bulko

aŭ koncize

arkobulko

al la alternativoj lunbulko kaj kornbulko, kvankam iuj certe riproĉos min pro troa matematikemo. rideto.gif

(La inversa bulk[o]arko pensigus min pri arko farita el bulkoj.)

Kolonjano

Eddycgn (프로필 보기) 2009년 12월 3일 오후 7:31:35

Laŭ mi (mi manĝas ĉiutage croissants) ĝi ne esta pano, absolute. Ĝi estas farita per tre diferenta metodo ol pano. La pasto devus havi 27 stratumojn.
Mi opcias por korneto, se ĝi estas farita en la kornoformo, aŭ brioĉo se ĝi havas alian formon.

dobri (프로필 보기) 2009년 12월 3일 오후 9:35:52

Kial ne korna bulko laŭ PIV?

gyrus (프로필 보기) 2009년 12월 3일 오후 10:27:36

Ĉe japanio estas melonpano, kiu ne temas tre pri melonoj, do mi ŝatas lunpanon ridulo.gif.

astroly (프로필 보기) 2009년 12월 5일 오전 3:22:42

Eble "ĉielpano" ĉar ĝi estas tre bongusta kaj la luno aperas per diversaj formoj en la ĉielo.

다시 위로