المشاركات: 12
لغة: Esperanto
Miland (عرض الملف الشخصي) 3 ديسمبر، 2009 1:41:31 م
PS. Ĵus venis en mia kapo ke ĉi tiu fadeno eble pli apartenas al la grupo "demandoj", pri nia lingvo. Mi esperas ke tio ne ĝenos iun ajn.
Hispanio (عرض الملف الشخصي) 3 ديسمبر، 2009 2:00:01 م
Ekzistas alia vorto ĉe hispana-Esperanta vortaro, kiu estas "korno-bulko", sed ŝajnas pli malfacile lerni.
Do, "kornopano" plaĉas al mi.
Gerusa (عرض الملف الشخصي) 3 ديسمبر، 2009 4:47:43 م

crescence (عرض الملف الشخصي) 3 ديسمبر، 2009 5:30:13 م
KoLonJaNo (عرض الملف الشخصي) 3 ديسمبر، 2009 5:50:28 م
1-e Bulko ŝajnas al mi pli konvena ol pano.
2-e Ĉar la luno aperas diversforme en la ĉielo, necesus precizigi, ke ne temas pri plenluna aŭ novluna (evidente nevidebla

3-e Duonluno povas esti kreskanta aŭ malkreskanta -- kaj oni povas simple turni la bakaĵon laŭbezone

(Cetere: La duonluno videbla sur flagoj de islamaj landoj estas malkreskanta, tamen en la franca oni uzas croissant = kreskanta por ambaŭ specoj sendistinge.)
4-e Arko estas preferinda al korno, ĉar korneco ne nepre implicas kurbecon. (Ni ne ofendu la nevideblan rozkoloran unukornulon!

5-e Laŭ mi la kunmetitaĵo precizigas la formon de la manĝaĵo, do bulk aperu kiel ĉefa vorto en la fino (kp. Regulo 11 de la Fundamenta Gramatiko.
Resume mi favorus
arkoforma bulko
aŭ koncize
arkobulko
al la alternativoj lunbulko kaj kornbulko, kvankam iuj certe riproĉos min pro troa matematikemo.

(La inversa bulk[o]arko pensigus min pri arko farita el bulkoj.)
Kolonjano
Eddycgn (عرض الملف الشخصي) 3 ديسمبر، 2009 7:31:35 م
Mi opcias por korneto, se ĝi estas farita en la kornoformo, aŭ brioĉo se ĝi havas alian formon.
dobri (عرض الملف الشخصي) 3 ديسمبر، 2009 9:35:52 م
gyrus (عرض الملف الشخصي) 3 ديسمبر، 2009 10:27:36 م

astroly (عرض الملف الشخصي) 5 ديسمبر، 2009 3:22:42 ص
crescence (عرض الملف الشخصي) 5 ديسمبر، 2009 6:28:45 ص
dobri:Kial ne korna bulko laŭ PIV?Jes, la vortaroj franca-Esperanto proponas ankaŭ "korna bulko".
Crescence