Mensagens: 19
Idioma: Esperanto
Rodrigoo (Mostrar o perfil) 7 de dezembro de 2009 04:38:51
TRA RA RA
Onomatopeo, imitanta:
1. Rapidan senĉesan babiladon:
Tra ra ra! Mi ne povas kompreni kion vi diras, parolu malpli rapide.
Ni iom drinkis kaj komenciĝis tra ra ra.
2. Bruon de rapida marŝo aŭ galopo:
Mi aŭdis, kiel ili marŝis sur la strato - tra ra ra, tra ra ra...
3. Senpaciencan rifuzon plu aŭskulti:
Tra ra ra! Mi nenion volas aŭdi.
Sammondane,
Ĥod
Matthieu (Mostrar o perfil) 7 de dezembro de 2009 14:25:56
Rogir (Mostrar o perfil) 7 de dezembro de 2009 19:31:47
Miland (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2009 14:35:57
Azulreal:"dirlididi", interjekcio, uzata por montri, ke oni rigardas la ĵus diritan aferon bagatela.Precize la difino en PIV 2005. Tamen mi neniam aŭdis nek legis ĝin. Mi divenus ke eble ĝi devenas de la angla interjekcio Fiddle-dee-dee! (0:11)
Azulreal (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2009 16:20:22
Miland:Mi divenus ke eble ĝi devenas de la angla interjekcio Fiddle-dee-dee! (0:11)Ĉu tia angla interjekcio havas la saman signifon kiel la esperanta?
Miland (Mostrar o perfil) 8 de dezembro de 2009 18:50:35
Azulreal:Bona demando! La angla esprimo signifas 'Sensensaĵo!' kies tono ŝajnas iom pli forigema ol 'Bagatelaĵo!' Eble tiel ĝi estas iom pli malpacienca ol la Esperanta interjekcio.Miland:Mi divenus ke eble ĝi devenas de la angla interjekcio Fiddle-dee-dee! (0:11)Ĉu tia angla interjekcio havas la saman signifon kiel la esperanta?
Eddycgn (Mostrar o perfil) 9 de dezembro de 2009 20:42:27
"Ĉu vi volas dirlididi, kara?"
"Ĉi tie?"
"Ne, ni iru en la ĉambron.."
Eddycgn (Mostrar o perfil) 10 de dezembro de 2009 12:04:34
ili dirlididis la tutan vesperon, ili tre ĝois la amuzan kartludon.
Poste ili estis tre dirlididaj kaj decidis iri liten...
(hony soit qui mal y pense! traduko: .....?)
torabora (Mostrar o perfil) 23 de dezembro de 2009 22:04:02