ไปยังสารบัญ

dirlididi

จาก Azulreal, 6 ธันวาคม 2009

ข้อความ 19

ภาษา: Esperanto

Rodrigoo (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2009, 04:38:51

Ĉu iu jam vidis la hodiaŭan vorton de la tago?

TRA RA RA

Onomatopeo, imitanta:

1. Rapidan senĉesan babiladon:

Tra ra ra! Mi ne povas kompreni kion vi diras, parolu malpli rapide.
Ni iom drinkis kaj komenciĝis tra ra ra.

2. Bruon de rapida marŝo aŭ galopo:

Mi aŭdis, kiel ili marŝis sur la strato - tra ra ra, tra ra ra...

3. Senpaciencan rifuzon plu aŭskulti:

Tra ra ra! Mi nenion volas aŭdi.

lango.gif

Sammondane,
Ĥod

Matthieu (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2009, 14:25:56

Mi komencas scivoli, kiu elektas la vortojn de la tago, kaj kie li trovas ilin. rido.gif

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2009, 19:31:47

Ŝajne ĉiuj gravaj radikoj jam estas uzitaj.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 8 ธันวาคม 2009, 14:35:57

Azulreal:"dirlididi", interjekcio, uzata por montri, ke oni rigardas la ĵus diritan aferon bagatela.
Precize la difino en PIV 2005. Tamen mi neniam aŭdis nek legis ĝin. Mi divenus ke eble ĝi devenas de la angla interjekcio Fiddle-dee-dee! (0:11)

Azulreal (แสดงโปรไฟล์) 8 ธันวาคม 2009, 16:20:22

Miland:Mi divenus ke eble ĝi devenas de la angla interjekcio Fiddle-dee-dee! (0:11)
Ĉu tia angla interjekcio havas la saman signifon kiel la esperanta?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 8 ธันวาคม 2009, 18:50:35

Azulreal:
Miland:Mi divenus ke eble ĝi devenas de la angla interjekcio Fiddle-dee-dee! (0:11)
Ĉu tia angla interjekcio havas la saman signifon kiel la esperanta?
Bona demando! La angla esprimo signifas 'Sensensaĵo!' kies tono ŝajnas iom pli forigema ol 'Bagatelaĵo!' Eble tiel ĝi estas iom pli malpacienca ol la Esperanta interjekcio.

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 9 ธันวาคม 2009, 20:42:27

bela vorto.

"Ĉu vi volas dirlididi, kara?"
"Ĉi tie?"
"Ne, ni iru en la ĉambron.."
lango.gif

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 10 ธันวาคม 2009, 12:04:34

daŭrigo:

ili dirlididis la tutan vesperon, ili tre ĝois la amuzan kartludon.
Poste ili estis tre dirlididaj kaj decidis iri liten...

(hony soit qui mal y pense! traduko: .....?)

torabora (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2009, 22:04:02

dirlididi! signifas angla "nonsense!"(LMMO)

กลับไปด้านบน